8/02/2011

Juneco ne ĉiam dependas de la naskiĝakto.

Mi ĵus ricevis mesaĝon el ukrajna esperantisto Svetlana Pogorelaja, kiu partoprenis en IJK 2011 en Kievo. Ŝi vigle rakontis pri la travivaĵoj dum la aranĝo, sed ne imagu, ke ŝi estas junulino - male eĉ maljunuloj povas ĝui la vivon. 


Jen parto de la gaja rakonto ŝia: 



''En la IJK-67 en Kijivo ĉi-jare ni estis la plej multnombra grupo de komencantoj kaj komencontoj (ĉar ni venigis al la aranĝo ankaŭ multajn niajn konatojn kiuj volis komenci lerni Esperanton). Ni estis la sola grupo de pensiuloj, ĉar krom mi neniu en Ukrainio instruas al pensiuloj, ja tio estas multoble pli malfacila ol instrui al junuloj. Ni estis ankaŭ la plej aktiva grupo, ni ĉiam estis kune. Ni partoprenis en kursoj, koncertoj, mem faris ekspoziciojn, ni organizis kaj gvidis kunvenojn de instruistoj, de aktivuloj. Nur ni preskaŭ ĉiam estis vestitaj en ukrainaj popolaj broditaj ĉemizoj kaj ofte kantis ukrainajn kaj aliajn kantojn en Esperanto.


Vi povas vidi kaj aŭdi nin en "youtube.com" : Raporto de ukraina televido STB. 



Tie en la televidprogramo estis dum ĉirkaŭ 1 minuto rakontite pri la Kijiva kongreso en la ukraina lingvo kaj poste eblas vidi nin kaj aŭdi kiel ni kantas "Kiel ni povas ne ami vin, nia Kijiv'?" (Kijivo estas la nomo de nia urbo, la ĉefurbo de Ukrainio). (Mi, Svetlana Pogorelaja, estas dekstre, vestita en ukraina popola brodita chemizo, mi havas longajn malhelajn harojn).
Kvar personoj el nia kolektivo tuj post la Kijiva kongreso veturis kun iom da kongresanoj por ripozi ĉe-mare al urbo Jalta (Krimeo).
Sed malgraŭ ĉio'' (t.e. la problemoj, pri kiuj Svetlana raportas en sia mesaĝo) '' ni volis trovi kaj trovis tie multe da bonaĵoj. Ja ĉiam la etoso de esperantistaro estas bona kaj ni penis plejmulte praktiki paroladon, plej multe konatiĝi kun alilandanoj kaj petis ilin ne malgaji pro la malbona organizado, ĉiam estis pretaj helpi.
La novaj lernontoj , al kiuj ni rakontis pri nia E-fakultato en la Kijiva Universitato de la Tria Aĝo kaj pri nia aktivado en la kongreso, ekvolis ne atendi novembron, kiam komenciĝos nia nova lernojaro, sed -- tuj komenci lerni la lingvon. Do mi renkontiĝas kun ili unufoje semajne kaj ni vizitas diversajn muzeojn, botanikajn ĝardenojn, ni veturas al apudurboj - kaj ĉie lernas Esperanton.''





2 comments:

Razeno said...

Kara,
Saluton. Mi gxoje vizitis vian blogon. Pefekte!

Mi esperas ke vi pli ofte aldonu informojn pri Esperanto-domo en via lando.
Gxis,
Razeno
http://razeno.blogspot.com

Elinjo said...

Dankon Razeno pro la komento. Jes, mi intencas pli ofte aldoni blogaĵojn.