5/10/2012

Ĉu nur sonĝo?


Portempe kelkaj el ni en Kopenhago trarigardas kaj taksas la enhavon de nia biblioteko. Kiel la plej nova ankoraŭ vivanta klubo, ni havas aron da antikvaj kaj interesaj libroj.

 Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis modestan ekzempleron de originala Esperanta literaturo 'Ĉu nur sonĝo' verkita de Hildegard Nickel el Potsdamo. La kajero estas  kaduka, la teksto estas velkita kaj certe  ĝi estas memeldonita. 

Ni ne malestimu ĝin, ĉar laŭ mia opinio ties temo estas ankoraŭ trafa. 




 








Jen la eterna enigmo, ĉu nur sonĝo?