6/30/2015

Raporto Pri La Progreso

Bonan tagon de suna Danio!

 

 


Kial aspektas la monujo de Jackobo tiom kontenta?

 

Pardonon, mi havas nenian ideon pri tio.


SED


La monujo de AVE sentas sin pli optimisma,


ĉar


kelkaj homoj ekreagas al nia alvoko pri la monkolekto por la ĉi-jara 

akvoprojekto de Kamparana Solidareco.


Ĝis nun ni jam ricevas 820 eŭrojn.


SED


Mankas ankoraŭ al ni 4,180 eŭroj.


Pli da kontribuoj, jen malgrandaj jen grandaj, estos bonvenaj.

 Antaŭdankon.


Informiĝu ĉi-tie pri kiel vi povos pagi.


Ĉion plej bonan!


Bonvolu disvastigi la informon.


6/27/2015

Eĉ bagatelo povas servi al celo

En Kalima, kiel en  aliaj lokoj en la orienta parto de DR-Kongolando, troviĝas malriĉaj solulinoj, kiuj sen ia ajn monapogo luktas prizorgi siajn familiojn. La ĉefa kaŭzo estas la dua Konga milito inter 1998 kaj 2007, kiu detruis kaj la fizikan kaj la socian infrastrukturojn. 

En Junio 2014 per donaco de 200 eŭroj Kamparana Solidareco komencigis etan mikro-kreditan projekton. Kvin virinoj divide pruntis la monon. Ili komencigis malgrandajn komercojn. Inter Junio kaj Decembro ili pli malpli repagis la pruntojn, kaj tial Kamparana Solidareco pruntis al sep aliaj virinoj po 15 eŭrojn, por ke ankaŭ ili komercu. La monapogon ili pruntis al ili post ĝisfunda gvidado pri la celoj de la mikrofinancado kaj la devoj de la prunteprenantoj.

La portempa plej grava celo de la organizo ne estas la mikro-kredita projekto, kiu ĝis nun helpas nur 12 virinojn. Kompare al la manko da pura akvo, la agado eble ŝajnas bagatela. Sed laŭ la saĝa proverbo de Zamenhof  'Eĉ bagatelo povas servi al celo.  Ĉar mi skribas pri ĝi nur pro la fakto, ke tio pruvas, ke  Kamparana Solidareco findinde administras etan projekton tiel efike kiel ili administras grandan projekton.

Jen la fotaro de la projekto, kiu esprimas multe pli ol miaj malfortaj vortoj.

 
Oni notis la prunton.




Marceline la edzino de Etienne montras la fiŝetojn, kiujn kelkaj el la virinoj vendos.

La sinjorino vendas  viandaĵon en la bazaro.  


  1. Membroj de UEA, kiuj volas kontribui al la akvo-kolekto de 2015 povas sendi kontribuojn al UEA-konto de AVE: avex-z

2. PIEADC-kolektanto en Danio: bettychatterjee68@gmail.com

'Help Kalima!'. Danske Bank:
Kontnumero : 0274 - 4594628225

aŭ MobilePay +4542211972
Bonvolu mencii la celon de via kontribuo.

3. Vi povas ankaŭ kontribui al PIEADC pere de mia PayPal konto : chatterjeebetty@hotmail.com
TAMEN hieraŭ mi ricevis kontribuon per PayPal, sed la transpaga kosto estis proksimume 6 eŭroj. Tial PayPal estas tro multekosta pagilo por malgrandaj sumoj.

6/25/2015

Libervola laborado kaj subtenado



En 2014 Kamparana Solidareco ricevis 10,000 eŭrojn de kvar fontoj: WKV AG, Stiching, Voor Internationale Komunikatie, AVE kaj privataj personoj.
 Per tiu monsubteno kaj la propra volontula laborado de Kalimanoj gvidataj de la N.R.O. Kamparana Solidareco 800 familioj/3000 homoj nun ĉi-tage trinkas puran akvon.


Volontuloj forigis vegetaraĵojn.


Volontuloj portis la tubojn al la arbaro.

Volontuloj gvidataj de plumbistoj kuŝigis la tubojn.


Volontuloj fosis la tranĉeojn. Finfine oni alproksimiĝas al la urbo.


Masonisto konstruas la fundamenton de la akvo-fontano.

Finfine virinoj en 800 familioj povas ĉerpi puran akvon proksime al siaj hejmoj.



En 2015 AVE planas subteni la trian paŝon de purakva projekto en Kalima.
Vi povas legi pri ĝi  ĈI-TIE

Etienne Kachelewa la fondinto de Kamparano Solidareco kaj siaj kolegoj laboras senpage.
La laboristoj, kiuj portis la tubojn ktp, laboris senpage.
90% el la junulinoj en Kalima, kiuj  ĉiu-tage piediras longajn distancojn por kolekti malpuran akvon esperas, ke ni libervole donante malgrandajn mondonacojn  plibonigu iliajn vivojn.

1. Membroj de UEA, kiuj volas kontribui al la akvo-kolekto de 2015 povas sendi kontribuojn al UEA-konto de AVE: avex-z

2. PIEADC-kolektanto en Danio: bettychatterjee68@gmail.com

'Help Kalima!'. Danske Bank:
Kontnumero : 0274 - 4594628225

aŭ MobilePay +4542211972
Bonvolu mencii la celon de via kontribuo.

3. Vi povas ankaŭ kontribui al PIEADC pere de mia PayPal konto : chatterjeebetty@hotmail.com








6/22/2015

Kamparana Solidareco 2015 – La tria ŝtupo de la akvo-plan



En la jaroj 2013 kaj 2014 la NRO (ne registara organizo) PIEADC/Kamparana Solidareco kunlaborante kun eksterlandaj fondusoj iomete plibonigis la plej gravan problemon, kiu estas la manko da pura trinkakvo en Kalima (DR-Kongolando).

En 2013 per la monapogo ili riparis la akvan pumpon en Kalima Generala Hospitalo.


En 2014 pro la monapogo 800 familioj en Kalima kvartalo nun ricevas puran akvon.


 Tamen la problemo restas, ke 90% da la loĝantoj ankoraŭ suferas pro la manko da pura akvo.

Tiaj akvo-fontoj ankoraŭ servas 90% de la loĝantaro de Kalima


Pro tio AVE en la jaro 2015 denove apogas la trian etapon de la akvo-plano de Kamparana Solidareco. Manfred Westermayer (AVE) informis min:

"Por realigi la eblon, PIEADC/ni planas nun la 3-an kvartalan projekton en 2015 por ĝis 4000 familioj, por efektivigi tiun planon ni bezonos ĉirkaŭ 10.000 Eŭrojn, de kiuj 5.000 ni esperas denove de WKV AG, sed aliaj 5.000 Eŭroj ankoraŭ mankas.''

 Pro tio Manfred petas al ni, ke ni subtenu la projekton per la pago de libervola kotizo de minimume 5 eŭroj al la UEA-konto de AVE: avex-z

Certe vi volas plu legi pri la NRO-o antaŭ ol vi decidas la eventualan monapogon. Pro tio sekvas la ĝia jaro-raporto.


Jaro-raporto de PIEADC/Kamparana Solidareco 2014 .


Kio estas PIEADC/Kamparana Solidereco?
Kamparana Solidareco estas ne registara organizo (NGO) en la urbo de Kalima, Teritorio de Pangi, Provinco de DR-Kongolando. Nia organizo celas enkonduki kaj evoluigi la agrikulturon kaj la provizon da pura akvo. Ni ankaŭ kontraŭbatalas la malriĉecon en la teritorio de Pangi kaj aparte en la urbo de Kalima.
Kial ni komencigis la NGO-on?
Ĉar ni estis tre bedaŭris la degeneradon de la sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj en Pangi, kaj aparte en Kalima, kiu iam estis la plej prestiĝa urbo de Maniema. Nuntempe ĉio degradiĝas. Tamen ni opinias, ke se ni konstante kunlaboras samtempe ricevante la apogon de enlandaj kaj eksterlandaj organizoj, ni eblos kontraŭbatali la malriĉecon kaj reglorigi la urbon de Kalima.

Celoj kaj atingoj en la jaro 2014
1.Agrikulturaj projektoj
Agrikulturoj projektoj en la vilaĝoj de Yemba kaj Kingkungwa
Legumkultiveja projekto en Yemba.
Porko-bredada kooperativo en Kinkungwa.
Ni helpis kaj gvidis novan kooperativon por fiŝbredantoj.
PIEADC instruis al kamparanoj la uzadon de novaj agrikulturaj metodoj kaj teknikoj.
2. Informado
PIEADC informigis interesatojn pri niaj celoj kaj agadoj, kaj la asocio proponis al ili viziti la regionon. Reprezentantoj de ONG (Incontro Frai Popoli), kiu estas itala NGO-o agadanta en Kindu, kun kiu ni jam da 2013 havas kontaktojn, akceptis la inviton kaj vizitis nin du tagojn fine de Junio 2014. Ni montris al ili la akvo-projekton ĉe Kalima General Hospital (la malsanulejo ĝenerala de Kalima), kiun ni sukcese plenumis en 2013 dank'al la monapogo de la germana fonduso WKVAG. Plue ili vizitis niajn fiŝo-lagetojn kaj grupeton da virinoj, kiuj jam ricevas mikro-kreditojn pro nova projekto de PIEADC. Kvankam ni estas dankemaj al la teamo de Incontro Frai Popoli pro la kuraĝigado, ĝis nun ni jam ricevas de la organizo nenian financan apogon.
3.Mikro-kreditoj
Elspezante 200 eŭrojn donacitajn ni komencigis la projekton en Junio 2014.
La unuaj ricevantoj estis kvin malriĉulinoj loĝantaj en la la kvartalo de Munyangi. Antaŭ ol ni donis al ili la subtenaĵojn de 30 - 70 $, ni informigis ilin pri la celo kaj la uzado de mikro-kreditoj kaj iliaj propraj devoj kiel pruntantoj. Ili elspezis la monon nutrante siajn infanojn, pagante lernejajn kotizojn kaj ili ankaŭ komencigis etajn komercojn: la vendado de faboj, fiŝetoj, palma oleo, uzataj vestaĵoj ktp. Iom post iom sukcesas al ili repagi la pruntojn. Du el la virinoj eĉ sukcesas diversigi la komercojn. Ĉiuj el ili kontentiĝas pro siaj atingoj, kaj ili estas pli optimismaj pri la estonteco. Pro la fakto, ke ili diligente repagas la ŝuldojn, PIEADC eblis doni al sep aliaj virinoj pruntojn, por ke ili ankaŭ komencigu komercetojn.
4. Akvo-transportada plano.
La bezono de pura trinkakvo en Kalima estas ege granda. Ĉi-tie pli ol 136000 enloĝantoj trinkas malpuran akvon. Pro tio multe el ili suferas akvo-rilatajn malsanojn. La rezulto estas alta mortindico en la urbo. Fine de 2014 PIEADC komencigis limigitan akvo-transportadan planon, kiu estis financata per kontribuoj (10000 € ) de Stiching Voor Internationale Komunikatie, la "fonduso de la germana firmao WKV AG, Asocio de Verduloj AVE kaj privata monkolekto. Ni sukcese plenumis la projekton en Januaro 2015. Pro la sukceso 800 familioj en Kalima nun trinkas puran akvon kaj ne plu suferos akvo-rilatajn malsanojn. Plena informo pri la projekto legeblas en la raporto pri la projekto.
5.Akvokulturo
Ekde la jaro 2008 PIEADC jam plibonigis 6 el la 36 fiŝolagetoj, kiuj bezonis plibonigadon. En Decembro 2014 ni malfermigis novan lageton, en kiun ni enemetis 132 kilogramojn da tilapioj. 100 kilogramoj estis venditaj, kaj per la enspezoj ni pagis la lupagon de la oficejo.
6. Profesia Helpo
La projektoj de Kamparana Solidareco jam profitas de profesia kaj faka konsiloj de agronomoj de la asocio, plumbistoj, konstruistoj kaj de Alphonse Waseka. Pro tio, malgraŭ la modestaj rimedoj, ni iom progresis.

Pri niaj problemoj
Malfacile estas, por tia ne konata organizo, kia Kamparano Solidareco trovi monon por siaj projektoj; aparte kiam la organizo situas en izola enklavo en la la provinco de Maniema. Interretaj ligiloj estas malkonstantaj kaj multekostaj. Tial ni malfacilepovas diskonigi informojn pri niaj projektoj al eksterlandaj organizoj, kiuj eble apogus nin. Nia transporta infrastrukturo aŭ estas ĥaosa aŭ ne ekzista, do nur per aviadilo ni povis transporti la bezonaĵojn por la projekto, kaj pro tio nia projekto iĝis pli multekosta kaj malfacila. La vivo estas tre malfacila en loko, kie 97% de la enloĝantaro vivas sub la oficiala mezuro de malriĉeco kaj 90% de la enloĝantaro ankoraŭ ne havas puran akvon. I.a. Pro tiaj faktoroj oni povas pli bone kompreni, kial okazas alia el niaj problemoj: predantoj rabas niajn bienojn kaj fiŝlagetojn.
Konkludo
La jaro 2014 estis venka jaro por PIEADC, ĉar ni jam komencis modeste atingi kelkajn el niaj celoj.

En La jaro 2015 ni marŝos antaŭen kaj evoluigos la sekvajn projektojn
La plej grava prioritato estas la provizo da pura trinkakvo al la 90%-o, kiuj ankoraŭ mankas tion. Pro ties manko akvo-rilataj malsanoj estas unu el la plej grandaj kaŭzoj de infanaj mortindicoj en nia regiono. La aliro de pura trinkakvo ankaŭ estas virina demando, ĉar en nia socio la ĉerpado de akvo estas virina/junulina labortasko. Ili faras tion aŭ frumatene aŭ posttagmeze post la farado de la aliaj labortaskoj. Ofte ili bezonas piediri du aŭ tri kilometrojn ĝis la plej proksima fonto, kaj memevidente de tie ili hejmen kunportas la akvon. Tio ne nur estas tre laciganta, tio ankaŭ povas esti danĝera, ĉar aparte la junulinoj riskas esti seksatencitaj survoje.

Ni proponas tri planojn, kiuj donus al ni eventualajn solvadojn de la akva problemo.
La unua kaj plej ambicia plano solvus la problemon por ĉiuj en Kalima. La taksita elspezo estas 840,000 eŭroj.

La dua plano, kontraŭ 247,000 € provizus akvon al loĝantoj en la centro de Kalima.
La tria plano kontraŭ 80,000 solvus la problemon por kelkaj loĝantoj. Rilate al elspezoj por konservado kaj riparado ni petus al konsumantoj, ke ili ĉi-monate pagu malgrandan akvan-imposton

Mikro-kreditoj por niaj virinoj estas lanĉiloj je pli bonaj vivkondiĉoj kaj pli granda optimismo. Kiam la pruntoj estas repagotaj, tiam ni reasignos ilin al novaj pruntantinoj. Donacoj estas ege bonvenaj.

Pro la fakto, ke 30 el niaj 36 fiŝbredaj lagetoj bezonas la renovigon, ni bonvenigas donacojn ankaŭ por tiu projekto. Se iuj el niaj legantoj profesie laboras en tiu kampo, ni estus tre kontentaj, se vi kontaktus nin.

Ni ankaŭ agadas pri agrikulturo kaj la bredado de kaproj, porkoj kaj kortbirdoj. Donacoj por la pligrandigo de tiuj projektoj ankaŭ estas bonvenaj.

Tiu raporto estas alvoko al altruismaj unopuloj, organizoj kaj fondusoj ie ajn. Malgrandaj kontribuoj ne nur helpos al ni atingi niajn celojn, ili ankaŭ rememorigos la suferantojn de Kalima, ke la homaro ne forgesas ilin.

Pro la homareco, bonvolu apogi nin.

Etienne Katchelewa (Prezidanto de PIEADC)''

Kontakta Informo

Telephone: +243 998735042, +243 998735649

Av. Kamisuku II, Q. Munyangi, Ville de Kalima, Territoire de Pangi,Maniema Province DR.Congo



Bankkonto nome de KATCHELEWA KANDOLO

BIAC (Banque Internationale pour l'Afrique au Congo)
Avenue Butembo, Q. de Turismo, Comm de Goma/Ville de Goma, RD du Congo.
BIC/Swift : BIACCDKI
Kontnumero: 37572568701-73.

PIEADC-kolektanto en Danio: bettychatterjee68@gmail.com
'Help Kalima!'. Danske Bank:
Kontnumero : 0274 - 4594628225
Bonvolu mencii la celon de via kontribuo.
Vi povas ankaŭ kontribui al PIEADC pere de mia PayPal konto : chatterjeebetty@hotmail.com
aŭ MobilePay +4542211972
Membroj de UEA, kiuj volas kontribui al la akvo-kolekto de 2015 povas sendi kontribuojn al UEA-konto de AVE: avex-z