6/27/2015

Eĉ bagatelo povas servi al celo

En Kalima, kiel en  aliaj lokoj en la orienta parto de DR-Kongolando, troviĝas malriĉaj solulinoj, kiuj sen ia ajn monapogo luktas prizorgi siajn familiojn. La ĉefa kaŭzo estas la dua Konga milito inter 1998 kaj 2007, kiu detruis kaj la fizikan kaj la socian infrastrukturojn. 

En Junio 2014 per donaco de 200 eŭroj Kamparana Solidareco komencigis etan mikro-kreditan projekton. Kvin virinoj divide pruntis la monon. Ili komencigis malgrandajn komercojn. Inter Junio kaj Decembro ili pli malpli repagis la pruntojn, kaj tial Kamparana Solidareco pruntis al sep aliaj virinoj po 15 eŭrojn, por ke ankaŭ ili komercu. La monapogon ili pruntis al ili post ĝisfunda gvidado pri la celoj de la mikrofinancado kaj la devoj de la prunteprenantoj.

La portempa plej grava celo de la organizo ne estas la mikro-kredita projekto, kiu ĝis nun helpas nur 12 virinojn. Kompare al la manko da pura akvo, la agado eble ŝajnas bagatela. Sed laŭ la saĝa proverbo de Zamenhof  'Eĉ bagatelo povas servi al celo.  Ĉar mi skribas pri ĝi nur pro la fakto, ke tio pruvas, ke  Kamparana Solidareco findinde administras etan projekton tiel efike kiel ili administras grandan projekton.

Jen la fotaro de la projekto, kiu esprimas multe pli ol miaj malfortaj vortoj.

 
Oni notis la prunton.




Marceline la edzino de Etienne montras la fiŝetojn, kiujn kelkaj el la virinoj vendos.

La sinjorino vendas  viandaĵon en la bazaro.  


  1. Membroj de UEA, kiuj volas kontribui al la akvo-kolekto de 2015 povas sendi kontribuojn al UEA-konto de AVE: avex-z

2. PIEADC-kolektanto en Danio: bettychatterjee68@gmail.com

'Help Kalima!'. Danske Bank:
Kontnumero : 0274 - 4594628225

aŭ MobilePay +4542211972
Bonvolu mencii la celon de via kontribuo.

3. Vi povas ankaŭ kontribui al PIEADC pere de mia PayPal konto : chatterjeebetty@hotmail.com
TAMEN hieraŭ mi ricevis kontribuon per PayPal, sed la transpaga kosto estis proksimume 6 eŭroj. Tial PayPal estas tro multekosta pagilo por malgrandaj sumoj.

No comments: