11/21/2012

''Neniu homo estas insulo''.




''Neniu homo estas insulo.'' (John Donne 1572 - 1631)

Ankaŭ ni planas Zamenhofan Feston en Kopenhago, kaj ia muzikumado ĉiam plibonigas la festan etoson. Tial antaŭ kelkaj semajnoj muziktalenta amikino Zoia proponis al mi, ke mi verku kanto-tekston por melodio, kiun ŝi komponis. Kvankam mi preskaŭ neniam verkas tiajn, mi diris, ke jes, kaj aŭskultis la melodion belan. Sed bedaŭrinde mi devis konfesi al ŝi, ke mi rezignis verki ties tekston, ĉar la melodio estis al mi tro komplika.

Tamen la ideo estis semita. Tial mi verkis skizon de kanto-teksto, kiun mi sendis fejsbukmesaĝe al Jens, kiu estas la ĉiame pacienca redaktoro de nia revuo 'Esperanto en Danio', por ke li forigu gramatikajn pekaĵojn. Post longa silento li resendis al mi la ne nur gramatike sed ankaŭ tekste plibonigitan tekston.

La venonta ŝtupo estis la elekto de melodio. La teksto fakte memorigis min de iu melodio, kies nomo kaj fonto mi forgesis. Tamen la melodio taŭgas, kaj espereble iu iam povus informi al mi la nomon.

Zoia venos gitarludi kaj kanti tiun kanton kaj ankaŭ espereble sian propran la 15-an de decembro.

Jen la kanto.

La revo pli kara ol or'.

Revadis la knab' Ludoviko,
Pri io pli kara ol or'
Li revis pri paco senfina
pro tio ni kantu en ĥor'

Ni kun Ludoviko dividu
La revon pli karan ol or'.
Ni kun Ludoviko dividu
La revon pli karan ol or'

Batalis surstrate najbaroj
Pro manko de interkompren'.
Paroli per lingvo neŭtrala
Jen solvo de l'homa dilem'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.


Ekkreis la knab' Ludoviko
La ilon por ĉies kompren'
Per uzo de vortoj komunaj
Solviĝos la homa dilem'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.

Jen donis knabet' al la mondo
Donacon pli karan ol or'.
Se l' mondo ignoras la kanton
L'espero plurestas en kor'.

Ni kun Ludoviko dividu
ktp.


11/20/2012

''Mia infanaĝo sur Fueno''

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis Esperantigitan manuskripton de la  membiografio de la komponisto Carl Nielsen, kiu estas eldonita en 1927. Ties dana titolo estas‘‘Min fynkske
barndom’' .

Aŭ Esperante.

Mia infanaĝo sur Fueno’’.



Carl Nielsen ĉirkaŭ 1880.


La tradukanto Erling Windeballe, kiu  forpasis antaŭ multaj jaroj, komencis traduki la libron  iam en la fruaj 1990-oj. Li plenumis la tradukaĵon,  iu lingvaĵe  kontrolis ĝin, sed bedaŭrinde  la libron oni neniam eldonis .

Bedaŭrinde  ĉar li skribis:  ‘La tradukon mi dediĉis al mia kara edzino Teodozja Piasecka-Windeballe, kaj  ankaŭ verŝajne estas muzikamantoj en Esperantujo, kiuj volus legi ĝin.


Jen la antaŭparolo:



‘’Carl Nielsen la fama komponisto, naskiĝis la 9-an de junio 1865 en Nørre Lyndelse, 10 kilmetrojn sude de Odense. Lia patro estis malriĉa kolorigisto kaj vilaĝa muzikisto, la patrino estis milda, bonkora virino. Ili havis 12 infanojn.

Pri sia infaneco Carl Nielsen vigle rakontas en sia libro ‘’Mia infanaĝo sur Fueno’’, kaj li ofte vivece priskribas etajn detalojn. Dum sia tuta vivo li sentis profundan apartenecon al sia insulo.

Frue eventiĝis lia muzika talento. Li ricevis instruadon pri violonludado ĉe vilaĝa instruisto, kaj jam kiel knabo li ofte piediris kun sia patro kaj aliaj muzikistoj al aliaj vilaĝoj por ludi okaze de geedziĝaj kaj aliaj festoj.

Post la konfirmacio Carl Nielsen fariĝis lernanto ĉe butikisto en Ellinge vilaĝo situata iom proksime al Nyborg. Sed li ne ŝatis sian laboron tie, kaj ĉar la butikisto bankrotis, li devis foriri de Ellinge.

Kvankam Carl Nielsen havis nur 14 jarojn li sukcesis ekhavi postenon kiel trumpetisto ĉe la militista regimento en Odense, kaj tiel li restis, ĝis kiam li havis 18 jarojn. Tiam li iris al Kopenhago, kie li estis akceptata kiel lernanto en la Reĝa Dana Konservatorio.

Finstudinte ĉe la konservatorio Carl Nielsen fariĝis violonisto ĉe la Reĝa Kapelo, kaj poste li fariĝis direktanto de tiu fama orkestro.

Carl Nielsen estas rigardata la plej elstara dana komponisto de nia jarcento. Kiam siatempe li turnis sin kontraŭ la romantikismo en la muziko, multaj trovis liajn komponaĵojn malbelsonaj kaj eĉ orelsiraj. Sed nun liaj verkoj estas ludataj kaj ŝatataj en la tuta mondo.

La komponaĵoj de Carl Nielsen estas tre diversaj kaj ampleksas simplajn melodiojn kaj malfacile ludeblajn orkestraĵojn. Infanoj en la danajj lernejoj kantas jam de la komenco kantetojn kun melodioj de Carl Nielsen, kaj al multaj danaj kantoj li faris facile kanteblajn, sed altkvalitajn melodiojn. Sian amon al Fueno li montras en la ‘’lirika humoresko’’ ‘’Fuena printempo’’, ĉarma miksaĵo de kantoj kaj muzikaĵoj.''


Jen kanto de Fuena printempo 'Tago Milda'.



Carl Nielsen edziĝis al la skulptistino Anne-Marie Brodersen (Anne-Marie Carl-Nielsen), kaj ili loĝis de 1915 ĝis la morto de Carl Nielsen en la domo Frederikŝolms Kana 28 en Kopenhago.

Do, ekzistas nun du Carl Nielsen-muzeoj, - unu en lia infanhejmo ĉe la novjo inter Odense kaj Fåborg, kaj la dua en la koncerta domo en Odense.’’

Carl Nielsen mortis en Kopenhago la 3-an de oktobro 1931.


Aliaj bildoj pri Carl Nielsen ĉi-tie, kiu estas la hejmpaĝo de Carl Nielsen Selskabet (Asocio de Carl Nielsen),

11/11/2012

Iam la dana registraro pioniriĝis.




Oktobre 2011 mi bloge skribis pri la pionira agado de la dana registraro: la enkonduko de grasa imposto.

'' Kiel aliaj landoj ni havas grandan problemon pro la tro graseco. Kuracistoj danaj nomas ĝin grasecan epidemion kaj tio estas kreskanta problemo.

Kiel oni proponas solvi la problemon?

La dana registraro antaŭ nelonge decidis apogi nin, pro la fakto ke la graseca epidemio estas multekosta afero por la dana ekonomio. La graseco kaŭzas eĉ pli grandajn sanproblemojn ol ekzemple la fumado. Ili opiniis ke graso estas la plej grava kaŭzo de graseco. Do, la 1-an de oktobro 2011 la registraro enkodukis grasan imposton por manĝaĵoj, kiuj havas pli ol 2,3% da saturigitaj grasoj.

Ĉu tiu decido feliĉigas ĉiujn?

La produktantoj de laktaĵoj, kukoj, glaciaĵoj, viandaĵoj ktp grumblas, ĉar tio decido kaŭzos pli grandan burokration. Plue ili anticipas la malkreskon da enspezoj, pro la fakto, ke konsumantoj aĉetos malpli da manĝaĵoj.
La konsumantoj grumblegas, ĉar ili suferos pro prezaltiĝoj da manĝaĵoj. Verŝajne oni, kiuj loĝas proksime al la landlimoj vojaĝos butikumi eksterlanden.
Se la grasa imposto fakte helpus al ni maldikiĝi, la afero estus sukceso. ''


Post nur unu jaro oni jam decidas, ke la inicio malsukcesas.

La nova registraro (mezmaldekstre) ĵus decidis forigi la grasan imposton pro jenaj kialoj:
La imposto jam plialtigas la prezojn manĝaĵajn, tial danoj ofte butikumas en Germanio.
Oni timas, ke tia imposto menacos danajn okupojn (manĝaĵindustriajn).

Ĉu sukcesis al ni dum la pasinta jaro maldikiĝi? Verŝajne ne. Laŭ oficiaj statistikoj 47% danoj estas dikaj kaj 13% estas dikegaj.

Du superbazaraj komercoj tuje reagis promesante malplialtiĝojn de prezoj.

Ni vidu, kio okazos pri tio.