7/17/2015

Ĉu la malplena akvo-kruĉo pleniĝos?

La 25-an de Julio ariĝos en Lille pli ol 2,500 Esperantistoj el 81 landoj, por ke 

ili festenu la 100-an Universalan Kongreson. 

 

Ĉu VI estos unu el ili?

Se jes, bonvolu legi kaj memori la suban informon.

 

AVE esperas, ke kongresanoj bonkore monapogos la akvo-projekton en Kalima, DR-Kongolando

ĈAR

Ankoraŭ mankas al la kolekto 4,180 eŭroj.



Jen mia akvo-kruĉo, kiun mi kunportos al Lille.


Ĝi estas ĝis nun malplena.


Tamen,

mi esperas, ke dum la kongreso vi helpu plenigi ĝin per moneroj kaj eĉ monbiletoj.


4,180 (eŭroj) dividite per 2,500 (kongresanoj) estas malpli ol 2 eŭroj.


Kontribuoj, jen malgrandaj, jen grandaj, estos bonvenaj.



Jen informoj pri aliaj pagebloj por apogantoj, kiuj ne partoprenos la kongreson.


 1. Membroj de UEA, kiuj volas kontribui al la akvo-kolekto de 2015 povas sendi kontribuojn al UEA-konto de AVE: avex-z

2. PIEADC-kolektanto en Danio: bettychatterjee68@gmail.com

'Help Kalima!'. Danske Bank:
Kontnumero : 0274 - 4594628225

aŭ MobilePay +4542211972
Bonvolu mencii la celon de via kontribuo.

3. Vi povas ankaŭ kontribui al PIEADC pere de mia PayPal konto : chatterjeebetty@hotmail.com
TAMEN hieraŭ mi ricevis kontribuon per PayPal, sed la transpaga kosto estis proksimume 6 eŭroj. Tial PayPal estas tro multekosta pagilo por malgrandaj sumoj.




7/12/2015

''Nuksoŝelo en grandega maro''


Antaŭ du tagoj aperis ampleksa artikolo en la prestiĝa semajnfina gazeto dana ''Weekendavisen'' pri la frua historio de Esperanto en Danio.

 

 La ĵurnalisto Arne Hardis, kiu verkis la artikolon, profunde esploris la temon uzante fontojn danajn kaj Esperantajn. Malofte aperas artikoloj pri Esperanto en Danio, kaj laŭ mia sperto, tiaj lerte esploritaj artikoloj preskaŭ neniam aperis en ia ajn dana gazeto. Tamen mi cetere estus tre feliĉa, se iu povos kontraŭi la lastan frazon.

Jen foto de la unua artikolo. 


Sube estas foto de Marie Schroder fabele agadema pioniro dana.



Pro la amplekso mi nek emas, nek kapablas, nek havas la tempon kaj nek rajtos traduki ĝin. Tamen resumeto verŝajne ankaŭ utilus. Mi aldonas ligilojn al blogoj, kiujn mi verkis pri kelkaj el la temoj.

La 15-an de Septembro 1907 la dana satira gazeto Klod-Hans aperigis moke sensencan poemon laŭaserte subskribita de la fama dana verkisto Johannes V. Jensen. La verkisto, kiu tiam estis dungita de la kopenhaga gazeto Politiken, replikis per la aperigo de sia propra ''Poëmo esperanto'' en (satira) Numero Esperanto – POLITIKINO de la gazeto.

 


Sube legeblas la vera poemo de Johannes V. Jensen.



 Politiken aŭtune multe pli serioze raportis pri la 1907-a Universala Kongreso en Cambridge, kaj ekde tiam agnoskante la utilecon de Esperanto en  pli kaj pli internacia mondo, Politiken iĝis apoganto de Esperanto. Aŭtune 1907 kaj printempe 1908 Politiken promociis kaj aranĝis kursojn de Esperanto en Kopenhago.

Arne Hardis sekve informas pri:
Zamenhof.
la historio kaj la strukturo de la lingvo.
Martin Schleyer kaj Volapuko.
La agado de la danaj pioniroj Marie Schrøder kaj Frederik Skeel-Gjørling (Gjorling).
La fondiĝo de Konversacia Esperantista Klubo en Kopenhago.
Lavizito de la geedzoj Zamenhof al Kopenhago post la Universala Kongreso en Dresdeno en la jaro 1908.

Vendredon la 17-an de Julio la gazeto aperigos duan artikolon pri la frapa perfido en Parizo. Mi antaŭĝojas legi ĝin.

Kelkaj faktoj pri la ĵurnalisto Arne Hardis.

Arne Hardis (naskiĝis la 19-an de Februaro 1958). Dana ĵurnalisto ĉe la gazeto Weekendavisen. Verkisto:

2003 Æresretten – Dansk Forfatterforening og udrensningen af de unationale 1945-52
 
La  honorkortumo - Dana Verkisto-organizo kaj la elpurigo de la nenaciuloj 1945 – 52.
2005 Forræderens dagbog – en dansk nazist 1941 – 45 (La taglibro de perfidanto- en dana nazio)
2008 Idealisten. Membiografio pri Hans Scherfig.