11/30/2011

Pri la forgesita verkistino Gudrun Riisberg



En nia klubejo abundas malnovaj libroj Esperantaj, jen la heredaĵoj de forpasintaj samideanoj kaj kluboj.  De tempo al tempo iom vendiĝas per kluba aŭkcio, kaj per tio la monkonto de Esperanto-domo aŭ de K.E.K. modeste profitas.

Antaŭ kvin jaroj du el la libroj,  kiujn  mi tiel ekposedis,  estis la novelaro 'Suno kaj Pluvo' (1972) kaj la tradukaĵo 'Kit Vivas',  de la dana romano de Jytte Lyngbirk 'Rejse med Kit' (1973). La verkinto/tradukinto estis Gudrun Riisberg. Ambaŭ libroj estis eldonitaj de Dansk Esperanto-Forlag, kiu  'forpasis' en la jaro 1979.

La novelaro, kiun mi ĵus relegis kun granda plezuro, enhavas dek-kvin novelojn, kies  rakontoj temas pri  okazaĵoj kaj dilemoj ordinaraj kaj neordinaraj ĉe normalaj homoj; amo, deprimo, soleco, patrineco, dombestoj, geedzaj interrilatoj, intergeneraciaj rilatoj kaj virinaj rajtoj. En la  amuza sed amara rakonteto  'La birdoj de onklino Maria'  ruza geedza paro promesas al la 'hereda' onklino bone prizorgi ŝiajn amatajn papagetojn dum ŝia ferio en Kopenhago. Pro akcidento en la apuda strato kaj malfermita fenestro ili bedaŭrinde forflugis kaj neniam revenis. Kvankam la  birdprizorgantoj trovis tutsimilajn papagetojn, ili malsukcesis trompi la onklinon, kaj ili ''vidis la heredon malaperi kun la birdoj en la bluan aeron.''  Per tiu simpla ĉiutaga rakonto Gudrun Riisberg pripensigas nin pri ĉiamaj dilemoj; soleco, avareco kaj malbonaj intergeneraciaj rilatoj. El lingvaĵa vidpunkto la libro estas leginda pro la simpla kaj bonstila teksto.

La relegado de la novelaro inspiris min fari la demandojn pri kiu estis Gudrun Riisberg kaj kio estis ŝia kontribuo al nia kulturo?

Rete troviĝas malmulte da informoj pri ŝi. Laŭ  http://esperanto.net/literaturo/autor/riisberg.html Riisberg, Gudrun. Verkoj 'Suno kaj pluvo (novelaro, 1972) Gajaj klubvesperoj (Skeĉoj & ludoj).
Per la jena  http://eo.wikipedia.org/wiki/Gudrun_Riisberg oni skribis: Gudrun  Riisberg estis dana verkistino loĝanta en Jutlando (Århus). Aŭtune 1936 Gudrun Riisberg esperantistiĝis. Ekde 1935  ŝi verkis danlingvajn novelojn, kiuj aperis en gazetoj kaj revuoj. Post la emeritiĝo ŝi tradukis Esperanten 15 el siaj noveloj.  En 1972 la novelaro estis eldonita sub la titolo 'Suno kaj Pluvo' de la dana eldonisto Dansk Esperanto-Forlag en Åbyhøj Danio.'

En la katalogo de la Esperanto-Muzeo en Vieno troveblas jena listo tradukaĵoj kaj verkoj ŝiaj:
Lyngbirk Jytte - Kit vivas 1973.
Fisker Robert - Morse-klubben Morso-klubo 1973.
Christoffersen Rigmor - Else kaj Bo. 1974.
Hermansen Knud - Grete og Jep. Grete kaj Jep 1975.
Hansen Eva Hemmer - Bodil og Pigebanden. Bodil kaj la bando 1976.
Nielsen Torben - Venis Viro 1976.

Krom Suno kaj Pluvo, eldonita en 1972,  Gudrun Riisberg verkis du librojn pri instruado kaj kluba agado:
Gajaj klubvesperoj. Skeĉoj kaj ludoj.1970
 Gajaj klubvesperoj 1971.

Alia bona informfonto estis la esperantistaro dana; do kion oni memoras pri ŝi?

En oktrobro 1962 ŝi unuafoje instruis Esperanton al infanaj komencantoj en la Sporta Altlernejo en Vejle. Dum la 1980-aj jaroj ŝi estis redaktoro de la porinfana gazeto 'Infana Klubo 10'. En Esperanto Lærebog de Kristian Lanngaard, eldonita en 1951 de Esperanto-Foreningen for Danske Akademikere, estas duparta teksto de Gudrun Riisberg – ’Geedziĝo 1904, Geedziĝo 1934’. La sama novelo troviĝas en Suno kaj Pluvo. (Dankon al Mogens Rude Andersen pro la informo.)


Aliaj samideanoj  memoras ŝin kiel agema sed iom rezerviĝema samideano. Profesie ŝi estis kontoristo ĉe F.D.B. en Albertslund, kie ŝi loĝis dum la 1960-aj jaroj. Oni ankaŭ scias, ke Gudrun Riisberg estis blinda sum siaj lastaj jaroj. Neniuj scias la daton akj la lokon de ŝia naskiĝo, nek la daton de ŝia forpaso.

En Dansk Esperanto-Blad 1953 – 1972  troviĝas 16 recenzoj, kiujn Gudrun Riisberg verkis pri romanoj, poemaroj kaj lerno-libroj dum la jaroj 1961 – 1971.  En D.E.B. de julio - aŭgusto 1961 legeblas jena artikolo ŝia: 'Ĉiam – ĉiam – ĉiam. (portu la stelon)'  kio donas impreson de ĉarme entuziasma samideano, kies amegon al Esperanto ŝi kunportis ie ajn. Gudrun Riisberg malavare monkontribuis al C.D.E.L. kaj dum kelkaj jaroj ŝi ankaŭ estis estrara anstataŭlo.

En la sesdekaj jaroj ŝi loĝis unue en Taastrup kaj poste en Albertslund. Laŭ la rubriko 'Informetoj' en la aŭgusta numero 1965 de Dansk Esperanto-Blad aperis jeno: 'En Albertslund Posten (loka gazeto por nova urbo apud Kopenhago) aperis intervujo kun Gudrun Riisberg pri Esperanto, pri ĝia disvastiĝo kaj pri instruado de Esperanto en la versperlernejo dum la venonta sezono. En la gazeto estas rubriko por aliĝo al la kurso.
F-ino Riisberg faras aktivan laboron sur la kampo de instruado, kaj ni instigas al aliaj imiti la ekzemplon de F-ino Riisberg.'
Laŭ la artikolo de Albertslund-Posten ŝi esperantistiĝis en la jaro 1936 kaj partoprenis en la jaro 1937 (aŭguste) sian unuan internacian aranĝon en Mols kune kun 170 esperantistoj el 10 landoj. Ŝi komencis instrui la lingvon en la jaro 1958.

En la lasta numero de D.E.B. Marto 1972 oni skribas:
'Ĵus aperis libro de Gudrun Riisberg, konata al ĉiuj legantoj de D.E.B pro ŝiaj recenzoj, SUNO KAJ PlUVO, 15 noveloj pri temoj variaj kiel suno kaj pluvo: de kortuŝa melankolio, tra streĉa dramatiko ĝis malpeza gaja humoro. 80 paĝa.'

Ĉu aperis aliaj recenzoj pri la novelaro aŭ pri ŝiaj aliaj verkoj kaj tradukaĵoj? Ĝis nun mi ne havis la tempon traserĉi la poste aperintajn revuojn.
Ĉu fakuloj scias  pri la novelaro? Almenaŭ ĝi ne estas menciita en 'Concise Encyclopedia of the original literature of Esperanto 1887 – 2007.'

 Kiom da aliaj merituloj kaj kulturaĵoj ni riskos forgesi? Post la supraĵa legado de la revuoj, ŝajnas al mi ke la respondo estas TIOM.

Krom Mogens Rude Andersen, mi aparte dankas Jytte Sunekær, kiu kunportis la pezajn revuojn al la klubejo, kaj Bent Holm-Laursen, kiu posedas la kopirajton, kaj permesis al mi reaperigi rete la unuan novelon La Birdoj De La Onklino.

Mia artikolo ankaŭ legeblas en la revuo 'Esperanto en Danio' (Decembro 2011)

Do, jen la novelo: 

La Birdoj de Onklino Maria.


Ĝis revido, karaj, fartu bone – kaj zorgu bone pri Tom kaj Tula. Vi promesas tion, ĉu ne, por ke mi....''
''Estu trankvila, onklino Maria, '' mi diris, dum mi karesis la manon de la maljunulino: ni atentos pri la bonfarto de viaj karaj birdetoj, ĝis vi revenos, - eĉ ne unu plumo sur iliaj kapetoj estos difektita.''
''Mi sentas min strange maltrankvila. Por la unua fojo mi nun forlasos ilin, kaj mi sentas, ke io terura okazos al ili, dum mi estas for.''

Taksio signalis ekster la domo, kaj onklino Maria nervoze ekkaptis siajn diversajn valizojn kaj pakaĵojn.

''Mi akompanos vin al la stacidomo, kara onjo,'' mi diris kaj prenis la grandan kofron kaj la ĉapelujon, - kaj tiel komenciĝis por onklino Maria ŝia unua vojaĝo al la ĉefurbo.
Onklino Maria estas la ''hereda onklino'' de mia familio. Nuntempe mia edzino kaj mi estas la favoratoj; sed la konkurenco estas severa. Estis mia edzino Betty, kiu ekhavis la bonegan ideon proponi, ke ni prizorgu la papagetojn de onklino Maria, kiam ŝi estis invitita al dusemajna restado en Kopenhago, kaj ŝia kortuŝa dankemo donis bonan promeso por la estonteco.

La kaĝo nun staris sur malgranda tablo en la sidĉambro, kaj la du viglaj, verdaj birdetoj plenigis nian hejmon per gaja pepado. Vere ili estis amuzaj, kaj pleje, kiam ĉiutage je tagmezo ni eligis ilin el la kaĝo, kaj ili flugis tien kaj reen inter la fenestroj, grimpis laŭ la kurtenŝnuroj kaj balanciĝis en ligna ringo pendanta sub la lampo.
Sed – jen la katastrofo! Aŭtomobil-akcidento sur la vojo – malfermita fenestro – kaj la birdoj estis for.
Jes, katastrofo estas la ĝusta vorto, - por la birdoj, kiujn atendis nekonata sorto, - por onklino Maria, kiu ilin amis pli, ol iu ajn onklino iam ajn amis sian mopson, - kaj por ni, kiuj vidis la heredon malaperi kun la birdoj en la bluan aeron.

Kiam ni jam iomete trankviliĝis post la unua ekscito, ni komencis serĉi la fuĝintojn, sed vane; ili estis kaj restis for, kaj la sekvantan tagon mi iris al la urbo por reveni post kelkaj horoj kun du verdaj papagetoj, kiuj similis tiujn de onklino Maria tiom, kiom du gutoj da brando similas unu la alian.
Ni malĝojis pro la malaperintaj birdoj, fakte ni malĝojis; sed post kelkaj tagoj ni same amikiĝis kun la novaj, - eble ĉar ni sentis, ke ni havas kune sekreton.
La tagon, kiam ni atendis onklinon Maria, ni pasigis kuraĝigante nin reciproke. Certe ŝi ne rimarkos ion, kompreneble ne. La aspekto kaj konduto de la birdoj estis en tia grado konformaj al tiuj de la unuaj, ke oni povus suspekti, ke estas ĝuste la samaj, kiuj la birdovendisto estis kaptinta kaj ree veninta al mi.
Kaj fine onklino Maria denove staris en nia hejmo.
'' Ho, miaj karaj etuloj!'' ŝi kriis kaj rapidis al la kaĝo, kara Tom, kara Tula, ĉu vi fartas bone? Vi ne forgesis min, ĉu?'' Kaj ŝi metis unu diketan fingron inter la kraderojn.
Betty kaj mi sekvis ŝin per la okuloj, - ni apenaŭ kuraĝis spiri.
''Ili kreskis, ĉu ne?'' subridis mia edzino en momento de nervoza petolemo, - aĥ, fatala momento; la suspektemo de onklino Maria tuj vekiĝis.
''Kio estas?'' Ŝi demandis en akra tono, ''ĉu io okazis al ili?''
''Ne, ne, tute, ne,'' mi asertis timigite, ''kiel vi povas pensi tion!''
Sed la onklino ne lasis sin trankviligi.
''Jes, ja -io okazis,'' ŝi lamentis, ''mi sciis tion tuj, kiam mi eniris en tiun ĉi ĉambron. Ili ne estas Tom kaj Tula. Vi lasis miajn etulojn flugi for, kaj mi – vidos ilin – neniam – plu.'' Plorante ŝi faligis sin sur la sofon kaj kaŝis sian vizaĝon inter la kusenojn, dum Betty kaj mi rigardis ŝin tute konsternite.
Betty unue regis sin. ''Sed kara onjo,'' ŝi insistis, milde, sed firme, '' vi ja certe rekonas viajn proprajn etajn birdojn, ĉu ne? Nur rigardu iliajn verdajn plumojn kaj la ĉarmajn, flavajn desegnaĵojn, kaj la bluan bekon de Tom, - kaj vidu nur, kiel ameme ili kunbekiĝas kiel ĉiam.''
Onklino Maria malrapide levis la kapon kaj rigardis tra larmoj la senkulpajn birdetojn, dum espero eklumis en ŝiaj okuloj.
Ĝi eklumis ankaŭ ĉe mi, kaj ageme mi turnis min al ŝi por fina venko.
''Jes, onjo,'' mi triumfis, ''vi certe komprenas, ke nur pro ŝerco Betty diris, ke ili kreskis; vi jam mem vidas, ke ili estas tute same malgrandaj kiel la unuaj.''

Mia edzino kaj mi ne plu atendas ian ajn parton el la heredaĵo post onklino Maria.

Koran dankon al la posedanto de la kopirajto Bent Laursen Holm,  kiu permesis al mi aperigi la novelon, la unuan de la novelaro  SUNO KAJ PLUVO de Gudrun Riisberg. (ISBN 87 85020 53 2) eldonita de Dansk Esperanto Forlag, Åbyhøj, Danio en la jaro 1972)

11/09/2011

Amike salutas Kolonelo Gadafi


La 81- jaraĝa S-oro Louis Schlamowitz (Ŝĉlamovic), kiu loĝas en la novjorka kvartalo Brooklyn, estas vigla kolektanto de  aŭtografioj. Li aparte kolektas aŭtografiojn de mondgvidantoj, filmsteluloj kaj sportistoj. Entute li posedas sesdek memoralbumojn enhavante leterojn, fotojn kaj aŭtografiojn. I.a. li  korespondis kun John F Kennedy, Prezidento Harry Truman, Ayatollah Khomeini kaj Kolonelo Gaddafi. Li eĉ posedas subskribitan foton de Reĝino Elizabeth de Britujo, kvankam ŝi malkonsentas skribi personan leteron al li, ĉar ŝi nur korespondas kun personoj, kiujn ŝi persone konas.

Louis Schlamowitz, kiu estas hebrea ortodoksulo, jam havas kontaktojn kune kun mezorientaj gvidantoj kaj malŝatantoj de Israelo. Tiu ne signifas, ke S-oro Ŝĉlamovic aprobras iliajn opiniojn. Kiel celema kolektanto, li ignoras la 'propagandaĵojn', kiujn li ricevas kaj ĝuas la aŭtografiojn k.t.p.

 Kvankam li entuziasmas pri sia hobio, aliaj maltrankviliĝas pri ĝi. Pluraj rabenoj kritikis kaj riproĉis lin pro la kontaktoj kun malamikoj. Post kiam li sendis gratulan leteron al Kolonelo Gaddafi (okaze de iu datreveno de la revolucio) ankaŭ funkciulo de C.I.A. (Centra Informokapta kaj Analiza Agentejo) vizitis lin enketante pri la suspektindaj kontaktoj kun eventualaj malamikoj.
 'Jen nur hobio' protestis S-oro Schlamowitz.
 'Jen diabla hobio' respondis la funkciulo.

Pli da informoj legeblas kaj fotoj videblas ĉi-tie dank' al BBC.