7/28/2012

Iom pri pepadaj spertoj.


La 26-an de julio la medio interesis pri la teruraj eventoj en Mezoriento kaj la baldaŭa okazonta Olimpiado en Londono. Eble pro tio ili ne havis la tempon pli informi pri la 125-jardatreveno de 'Unua Libro'.

Tamen nuntempe informoj pri gravaj aferoj ne plu dependas de la medio. Ĉiuj retemuloj pere de ekzemple Fejsbuko, Google+ kaj Tvitero ktp. povas informi pri gravaj aferoj, Kaj Esperantistaj retemuloj bruegadis okaze de la jardatreveno de 'Unua Libro'. Ekzemple, kelkaj forigis siajn profilfotojn fejsbukajn antataŭante ilin per Esperantaj ikonoj, Multaj salutis unu la aliajn menciante la gravan tagon. Abundis bildoj de Zamenhof kaj ties modestaspekta libro, kiu dum 125 jaroj jam inspriras milionoj da homoj – ankaŭ vi kaj mi.

Unu el la retaj agadoj jardatrevenaj estis 125-a Tvitero-pepado. Kiel pepanto mi decidis sendi 125 pepaĵojn la 26-an de julio. Kiam al mia (ne-esperantista) filino mi informis pri tio, ŝi riproĉis min komentante: 'Ho, spamulino! Indigne mi replekis: 'Ne, tute ne, ĉar mi preparos 125 individuajn informerojn.' Kaj tion mi faris.

 Kiaj estis miaj spertoj?

Per la preparlaboro mi trovis diversajn interesajn ligilojn. Ĉu vi ekzemple scias, ke ekzistas Astronomia Esperanto-klubo,Astronomia Esperanto-Klubo - Esperanto.Org
kaj legeblas bonegaj informoj pri esperantistaj eminentuloj jene http://esperanto.org/Ondo/H-100.htm ?

La spertoj pri la agado dum la tago estis malpli favoraj. Mi bedaŭris, ke relative malmultaj partoprenis. Unu el ili sendis al mi mesaĝon, ke li planas sendi 2000 mesaĝojn. Mi replikis: 'plibonus se 2000 samideanoj sendus 125 mesaĝojn okaze de la tago'. La retorton mian li tiam plusendis al siaj sekvantoj.

Nu! Jen ne respondebla demando: kiom da esperantistaj retemuloj troviĝas en la mondo? Se ni supozus, ke troviĝus 500,000, kaj ili ĉiuj potage sendus 5 utilajn pepaĵojn, ĉu la agado efikus, aŭ ĉu tiaj agadantoj pekus je spamado?

Ĉu mi estonte partoprenos tiajn agadtagojn tviterajn? Verŝajne ne, ĉar ŝajnas al mi, ke la principo pri 'guto malgranda konstante frapante' pli taŭgas.