12/14/2015

La unua koboldeta averto

Dankon al Kelvin Kay pro la uzado de lia bildo.


Bonan tagon karaj amikoj!

 Mi nur skribas al vi, bonvolu ne tuj ofendiĝi, ĉar vi ĉiuj estas maturegaj plenkreskuloj, kaj supozante, ke vi ankoraŭ posedas taŭgajn memorkapablojn, vi komprenos la koboldetan vidpunkton.

Al la afero. Vi certe memoras la tempon, kiam mia koboldeta popolo kaj via popolo harmonie kunvivadis respektante unu la alian. Ni komforte loĝis en subtegmentoj, kaj la loĝantoj en la aliaj etaĝoj ne nur toleris nin, sed ili decembre ĉiam donis al ni tiom da rizkaĉo, ke ni povis festi ĝis Pasko. Pro tio ni prizorgis vian bonfarton. Ni eĉ donis al bonkondutaj infanoj koboldetajn ĉapelojn kaj kristnaskajn kuketojn. Ĉu vi rememoras la bonan kristnaskan etoson?

Nu, mi nun skribas al vi pro granda malfeliĉo triobla, kiun mi kaj miaj gefratoj travivas: la malapero de subtegmentoj, la manko de rizkaĉo kaj la malkreskanta kredo je la ekzisto de koboldetoj.

Unue la malapero de subtegmentoj. Iam ĉiuj praktikuloj volis loĝi en domo kun subtegmentoj. Kial? Ĉar ĉiuj bezonis lokojn por heredaĵoj senutilaj, kristnaskaj donacoj senutilaj kaj aliaĵoj, kiuj verŝajne neniam estos utilaj. Tial saĝaj domkonstruistoj ĉiam konstruis domojn kun subtegmentoj. Kiaj paradizoj koboldetaj! Ni neniam tediĝis! Imagu! La plenkreskuloj legis malnovajn gazetojn. La infanoj pro amuzo vestis sin per avinjaj ĉapeloj kaj korsetoj. Mi mem amegis puzlojn, kvankam ĉiam mankis al ili iaj puzleroj. Pro la fakto, ke la aliaj domloĝantoj preferis forgesi la subtegmentan malordon, malofte venis enmiksiĝemuloj. Tamen, se iu hazarde venis, tiam ni silente ekkaŝis nin en antikvajn vestoŝrankojn, kies solaj loĝantoj estis lignovermoj, kaj pro la konstanta maĉado tiuj neniam plendis pri niaj vizitoj.

Tamen, ho ve iom post iom malaperas la stoko da subtegmentoj, kie ni povas enloĝiĝi. Domkonstruistoj nuntempe konstruas tegmentapartamentojn, aŭ posedantoj de malnovaj subtegmentoj forĵetas ĉiajn senutilajn trezoraĵojn, por ke ili rekonstruu la ejojn kiel tegmentapartamentojn. Ili neniam pensas pri niaj loĝrajtoj. Tiaj fiaj akaparistoj kaj akaparantoj nur pensas pri mono. Pro tio pli kaj pli koboldaj familioj senhejmiĝas.

Nun al la dua afero, kiu estas la malabundo da rizkaĉo. Mi memoras, ke estis familio en nia domego, kiu tiom ŝatis rizkaĉon, ke ĉiutage ekde la 1-a ĝis la 24-a Decembro ili manĝis ĝin. Kiam la patrino regalis la familion per tiu bongustaĵo, ŝi ankaŭ disverŝis iom da rizkaĉo por mia familio. La tasko suprenporti la bovlon subtegmenten apartenis al la plej juna familiano, kies nomo estis Grete – ho kiajn safirokolorajn okulojn, kian safranokoloran hararon kaj kian melodian voĉon ŝi havis! Nu, mi revenu al la afero, Grete ĉiutage kunportis plenan bovlon da rizkaĉo kaj malsuprenportis la malplenan bovlon de la antaŭa tago. La bovloj estis ĉiam malplenaj, ĉar la koboldetoj ŝategis la rizkaĉon de ŝia panjo. Mi aparte informas vin pri tiu detalo, ĉar antaŭ kelkaj tagoj iu kolego informis min, ke li aŭdis teruran klaĉon ie en la urbo: iu skeptikulo asertas, ke tiam ratoj, ne koboldetoj manĝis la kaĉon. Kia mensogulo! Tamen tio signifas, ke se stultuloj senkritike enkapigas la sensencaĵojn, eĉ en konstruaĵoj kun tradiciaj subtegmentoj, oni rezignas liveri al ni la ĉiutagan rizkaĉon. Kaj imagu, tie, kie oni ankoraŭ memoras niajn bezonojn, oni donas al ni nur ĉipan kaĉaĉon de ia superbazaro. Gedomestroj de la mondo! Hontu! Ĉu vi ne plu scipovas kuiri? Ĉu gepatroj ne plu instruas al siaj infanoj la noblan arton kuiri rizkaĉon? Ĉu instruistoj kaj pedagogoj ne konscias pri la devo instrui al ĉiuj civitanoj la arton kuiri sanan manĝaĵon? Kio estas la rezulto? Dum akaparemaj posedantoj de superbazaroj ĉiutage manĝas kaviaron, aliaj manĝas aĉaĵojn – ne, mi eĉ ne nomas tiaĵojn manĝaĵoj! Nu, mi ne deflankiĝu, tio ne estas mia kapdoloro. La ĉefa problemo estas la malsatego de mia popolo. Ni malsategas! Ĉu vi komprenas?

Nu, al la tria afero - la fundamenta afero. Oni ne plu kredas je ni, kaj tion mi ne komprenas. Ĉu vi komprenas, kial viaj samtempuloj ne plu kredas ĝuste je ni? Imagu, eĉ la dentofeino estas pli konata kaj respektata ol ni! Tamen infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj kredas je aliaj tielnomitaj fabelaj estaĵoj. Ĉie ĉiuj, ĉion scias pri Ĵedajoj, Stelmilitaj herooj, Harry Potter kaj Hobitoj ktp. Nu, mi konfesas, ke ankaŭ mi estas adoranto de Harry Potter kaj la hobitajn sintenojn pri manĝaĵo mi tute subtenas. Tio ja pruvas, ĉu ne, ke homoj kaj koboldetoj ankoraŭ sopiras je fabeloj kaj fantazio. Vi eraras, se vi opinias, ke mi envias la mondfamulojn George Lucas, J.K.Rowling kaj Profesoron Tolkien. Eĉ se iliaj herooj estas artefaritaj, mi bonvenigas ilin, ĉar ju pli da fantazio en nia mondo des pli ni povas transvivi la ĉieajn malfeliĉojn. Tamen agacas min la ruza ekspluato komerca de iliaj epopeoj, dum neniuj emas promocii nian fabelan, fantazian sed tute aŭtentikan epopeon. Pro tia neglekto ni pli kaj pli malriĉiĝas!

Gekaruloj, ni senhejmiĝas, ni malsategas, ni tiom malriĉiĝas, ke okaze de Kristnasko, ekzemple mi ne povas aĉeti eĉ la plej etajn figuretojn de Harry Potter por miaj genepoj! Nu, mi ne volas timigi vin, ĉar mi certas, ke la kulpo ne estas via. Tamen mi avertas vin. Pro la malespero tre baldaŭ okazos la unua koboldeta ribelo.

Kia estos tia ribelo? Nu, la sukceso de ia ajn kampanjo dependas de la bontrovo de la kampanjantoj, ĉu ne? Tial, eĉ se mi scius pri la detaloj, mi ne informus vin.

Tamen la historio estas tre utila fako, kiun tiel kiel la kuiradon oni nuntempe neglektas. Mi konsilas al vi, ke vi informiĝu pri la pli ol miljara koboldeta historio. Miaj prauloj konis viajn vikingajn praŭlojn. Kiam viaj prauloj estis bienistoj, miaj prauloj estis iliaj helpantoj. Tamen se oni forgesus doni al ili la bovlon da kaĉo iam ajn, ho ve, okazis malagrablaĵoj. Imagu! Iam estis impertinentulino, kiu manĝis la kaĉon koboldetan, kaj deposte ŝi fie uzis la bovlon kiel pisujon. Nu, la biena koboldeto ĉiun nokton ĝis Pasko forĵetadis ŝin el la lito. Tio estas nur unu el la centmiloj da malagrablaĵoj, kiuj okazis al neprudentuloj kaj forgesemuloj. Eĉ post kiam mia popolo plejparte urben migris, tiam la sama leĝo daŭre validis, ĝi ankoraŭ validas kaj eterne validos. Konscienculoj neniam suferis, male ili ĉiam prosperis. Do, gekaruloj jen via devo! Informu viajn gefilojn, informu viajn genepojn, informu ĉiujn pri la konsekvencoj.

Karaj geamikoj, ne timu, ĉar la koboldeta popolo estas justa, afabla kaj zorgema. Ni traktis, traktas kaj traktos ĉiujn laŭmerite. Vi certe havos bonan Kristnaskon. Ne timu, ke la anasaĵo estos malfacile maĉebla, ke la vino estos acida, ke mankos al la rizkremo sufiĉe da migdaloj, aŭ ke vi perdos la migdalan donacon, aŭ ke ankaŭ la vazlavilo kaj la fornelo kaj la televidilo kaj la komputilo difektiĝos la 24-an de Decembro.

Finfine esperante, ke vi komprenu la koboldetan vidpunkton.

Afable, amike, sed averte.

 Koboldeto

P.S. Jen mi. Dankon al Malene Thyssen la fotisto.




10/30/2015

Ĉu vi konas Sinjorino-n Mammen?

 

Jen la aserto! 


Ĉiu konas Sinjorino-n Mammen.





Mi ne konis ŝin. Tamen mi konas aliajn, kiuj similas al ŝi.

Kopion de la artikoleto mi ĵus trovis en la heredaĵoj de la dana movado.

 Ho ve!  

Kiom da senlace mirindaj pioniroj kaj aliaj  ni  forgesis?






P.S. Antaŭ kelkaj minutoj mi trovis foton de ŝi: