3/22/2012

Memorinda dana esperantisto - Mogens Groth Jørgensen


Mogens Groth Jørgensen estis unu el la esperantistoj danaj, kiujn mi neniam persone konis. Kvankam en 2005 mi unufojon parolis kun li telefone. Li tiam invitis al mi iam viziti lin, tamen pro diversaj kialoj la iamo iĝis neniamo; la kulpo estis la mia. Legante Memoran Kajeron verkite kaj dane kaj Esperante de Mogens Rude Andersen, Helle Eble Cleary kaj Lene Niemann mi ekkonsciis kaj mi ege bedaŭris tiun perditan ŝancon.


Mogens Groth Jørgensen 27.10.1913 – 24.12.2010 hazarde eklernis Esperanton en la jaro 1942 post la partopreno en Zamenhofa festo, kie i.a. li konatiĝis kun Poul Thorsen. Pri tiu oni signife skribas en la kajero, ke li ' jam iĝis esperantisto jam tiam antaŭ ol lerni'. 'Signife', laŭ mi, ĉar legante pri la eventplena vivo kaj la altruismaj sintenoj de Mogens Groth, oni impresas pri lia homeco. Kiel eminenta esperantisto li multe kontribuis al Esperantujo per la.instruado, la tradukado kaj la gastigado al danaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Krom tio li sciis multon pri la historio de la dana movado, kaj aktive kontribuis al la revuo 'Norda Prismo'.

Fake li multe spertis; li laboris kiel bakista lernanto, bienisto, koĉero, fotisto sed ĉefe kiel muzikisto. Sintene li estis socialisto, pacifisto kaj dum la 2-a mondmilito li estis kontraŭstarulo. Tamen la kontribuantoj danaj kaj eksterlandanaj ĉefe memoras lin kiel vera kaj fida amiko.

La enhavo de 32 -paĝa kajero ilustrata povus interesi ne nur esperantistojn, sed ankaŭ aliajn personojn, ekzemple iuj, kiuj volus informiĝi pri la spertoj de rezistaduloj dum la dua mondmilito.Se vi volus havigi la memorkajeron, kiu estis financita kaj eldonita de la Dana esperantista Fervojista Asocio ĝi estas aĉetebla kontraŭ 15danaj kronoj + afranko . Surklaku jene por la kontaktinformoj. http://www.jernbaneesperanto.dk/