5/14/2014

UN, UNESCO: ĉu multekostaj establoj aŭ valoraj renkontiĝoj?


''Amiko diris pri ŝi:

 ''Mirejo estas azianino en Azio, afrikanino en Afriko. Senrita emerito, babilema poligloto, senbrutara nomado.''

Krom tio, Mireille (Mirejo) Grosjean havas tre imponan vivprotokolon: emerita instruistino de lingvoj, mondvojaĝanto, verkisto, pacbatalanto, prezidanto de ILEI, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Asocio kaj UEA-resprezentanto en Ĝenevo ktp.

Mireille (Mirejo) Grosjean estis la dua gastpreleganto dum la jarkunveno de DEA. Mireille havas grandan prelegaron, kaj certe DEA longe pripensis antaŭ ol ili faris decidis elekti la jenon:

UN, UNESCO: ĉu multekostaj establoj aŭ valoraj renkontiĝoj?

 

Kaj ili bone decidis, ĉar Mireille sprite prezentis la temon montrante fotojn de la imponaj kaj luksaj konstruaĵoj de UN en Ĝenevo. UN havas specialajn sidejojn en ni urboj sed triono el ili lokiĝas en Ĝenevo: ILO, ITU, UPU, WHO, WIPO kaj WMO. Duoblo pli da kunvenoj okazas tie ol en la ĉefsidejo de UN en Novjorko.

Mirejo, kies hejmo estas vilaĝo proksime al Ĝenevo laboras kiel ne pagata volontulo reprezentante UEA -n en UN kaj UNESCO. UEA estas unu el la 300 NGO-oj kiuj strebas komuniki siajn mesaĝojn, kaj tio de UEA estas pri lingva egaleco, justeco kaj Esperanto. NGO-anoj multe laboras ofte senhavante eĉ oficejon. La oficejo de Mirejo estas ĉe ŝi. NGO-anoj rajtas kunvene paroli nur 2 minutojn pri iu temo. Tial la preparado por tiu nepre estu tre akurata. Tamen la egale grava laboro okazas ekstere de la kunvenoj, kiam NGO-antoj 'koridorumas' kaj lobias kun tiuj ili bezonas konvinki aŭ kunlabori. Mirejo informis pri la rilatoj inter NGO-anoj de DR Kongo, kiuj pro la paca kaj neŭtrala etozo en Ĝenevo, multe pli facile rilatas al kongaj gravuloj tie ol hejme en DR Kongo.

Pri la celoj de sia laboro por Esperanto Mirejo esprimis sin jene:
''Kiam mi deĵoras en Ĝenevo mi havas tri celojn. La unua estas, ke homoj sciiĝu, ke la lingva situacio estas ne bona, ne estas justa... La dua estas, ke homoj ekscias, kio estas Esperanto. La tria celo estas, ke homoj parolas pri Esperanto sen stereotipoj, sen antaŭjuĝoj. Mi opinias, ke mi jam sukcesas, ĉar tie oni nun parolas respektplene pri Esperanto.''

Mirejo emfazis, ke ŝi neniel puŝeme prezentas Esperanton, ĉar ŝi opinias, ke la rezulto estus, ke Esperanto estus forpelata de tiaj rondoj. Oni estu feliĉa pro ŝajne malgrandaj sukcesoj. Mi citas ŝin denove:
''Venis tre rava paŝo. La 21.an de februaro estas la monda tago de la gepatra lingvo, kaj S-ino Bokhava de UNESCO verkis iun deklaron..kaj ŝi flue parolis dum 30 – 40 minutoj, sen teksto, 10 minutoj en la angla, 10 minutoj en la franca, en la hispana, en la rusa...La venontan tagon aperis la teksto en la UNESCO-retejo en la angla, la franca, la hispana, la rusa, la ĉina, la araba, la bulgara (ŝia denaska lingvo) kaj ankaŭ Esperanta.''

Konklude: Ni estu feliĉaj, ke tiaj homoj, kiaj Mirejo prizorgu niajn aferojn en Ĝenevo kaj en aliaj sidejoj de UN-o. Certe ili estas multekostaj, sed laŭ mia opinio la renkontiĝoj estas eĉ pli valoraj.






No comments: