10/29/2011

Esperanto kiel literatura ŝlosilo unika.


Por mi unu el la avantaĝoj lerni Esperanton estas, ke mi bonŝancas legi interesajn librojn, kiujn oni ne jam angligas, danigas aŭ francigas (la lingvojn mi parolas). Ekzemple sen la scipovo de Esperanto mi neniam legis la verkaĵojn de la rusa mondvojaĝanta Esperantisto Vasilij Eroŝenko.*

Vasilij Eroŝenko naskiĝis en 1890 en la vilaĝeto Obúhovka en la nuna Belgoroda regiono de Rusio. Li estis la tria filo en malriĉa familio. En 1895 li blindiĝis sekve de morbilo. Multe da homoj rezignacius pro tia trista frapo, sed la neordinara homo Vasilij Eroŝenko rifuzis rezigni la esperon pri la bona vivo. Kiam li havis naŭ jarojn, li venis en Moskvan blindul-lernejon por lerni skribadon, kalkuladon kaj legadon. Poste li skribis pri la lernejo en ‘Unu paĝeto en mia lerneja vivo’. En tiu ĉi rakonto oni lernis, ke kvankam li tie lernis necesajn fakojn, li kaj lernis pri la maljusteco en la mondo pro la agado de la maljuste tro severaj instruistoj. Legante tiu ĉi rakonton oni foje kaj foje sentis lian ironion. Tia ironia/humura senso estas bone sukcesa luktadilo kontraŭ la malfacilaĵoj. En la lernejo li komencis verki versaĵojn kaj fabelojn. Eroŝenko havis absolutan aŭdon kaj agrablan voĉon, profitante tiujn ĉi talentojn,li tiutempe lernis ankaŭ ludi violonon kaj gitaron.

Fininte la lernejon,li fariĝis restoracia muzikisto kaj li vojaĝis tra la ĉefaj urboj de Eŭropa Rusio. En ĉirkaŭ 1908 – 1910, li renkontis la dek kvin jaran Esperantistinan nevinon de sia instruistino, kiu instruis al li Esperanton, kaj post dumonata studado pro sia mirinda memorkapablo li perfekte ĝin parolis.

Tamen li volus vojaĝi kaj plu lerni. Legonte la sekvan liston de la landoj, kiujn li vizitis, memorinde estas, ke malgraŭ tio ke Vasilij Eroŝenko estis blindulo, li sole kaj sendepende ĉien vojaĝis. En 1912 li iris Londonon por studi en la Normala Reĝa Kolegio por Blinduloj. Kvankam li tiel rapide lernis la anglan kiel Esperanton, Anglio ne plaĉis al li, ĉar li opiniis, ke la angloj estis klasafektaj kaj rasistaj. Verŝajne pro tio en 1914 li revenis Ruslandon, kaj post mallonga restado li veturis Japanion. En Tokio li lernis la japanan, studis japanan kuracmasaĝon kaj vigle propogandis pri Esperanto. Poste li vojaĝis al Siamo (nuntempa Tajlando), kie li fondis lernejon por blinduloj. Li ne longe restis tie. Anstataŭe li daŭre vojaĝis Hindujon (Baraton). Tie, kiam li decidis reveni Ruslandon post la revolucio oni arestis kaj elpelis lin pro la suspekto, ke li estis ruĝa agento. Oni decidis sendi lin hejmen per ŝipo, sed li survoje eskapis. En 1919 li travojaĝis ŝanhajon survoje al Japanujo. Tie li japane verkis fabelojn por geknaboj. La 1-an de majo 1921 li partoprenis manifestacion, en kiu okazis la disputoj inter la anarkiistoj kaj la socialistoj. Denove li estis arestita kaj elpelita. Tial li vojaĝis ĉinion, kie li prelegis pri rusa literaturo en Pekina universitato. Dum sia restado en ĉinio li interamikiĝis kun Lu Sin la fama ĉina verkisto. Lu Sin verkis noveleton ‘La komedio de la anasoj’ pri Vasilij Eroŝenko. En tiu ĉi verko li aludis, ke Eroŝenko solece sentis sin. Lu Sin citis Eroŝenkon:
S-ro Vasilij Eroŝenko estis alveninta al Pekino kun sia gitaro, li plendis al mi:
Solece!solece!tiel solece kiel en la dezerto!’

En 1923 li revenis Eŭropon, kaj li samjare partoprenis la 15-an Universalan Kongreson en Nurenbergo. Tie, dum Internacia poeta Konkurso, Vasilij Eroŝenko ricevis la unuan premion por sia poemo ‘Aŭguro de ciganino’.
Post la kongreso li revenis Sovetion, kie li instruis blindulojn kaj vojaĝis al ĉukotka en la plej nordorienta provinco en la lando. Tie li vivis kiel la ordinaraj loĝantoj, kaj li studis la situacion de la blinduloj en la arkta tundro. Vasilji Eroŝenko verkis skizojn pri siaj tiamaj spertoj: ‘El la vivo de ĉukĉoj’.

Tiu ĉi malavara, helpema kaj agema homo vivis kaj laboris en Moskvo ĝis sia morto en 1952. La tutan vivon li pensis pri aliaj kaj pri la homaj rajtoj. Bedaŭrinde mankas al ni la eŭropa-lingvaj tradukoj de liaj verkoj. Pro tio mi komence diris al vi, ke estu bona ideo lerni Esperanton. Post la lernado de nia bela lingvo, vi povos mem legi liajn unikajn kortuŝajn versaĵojn, fabelojn kaj eseojn. Por mi la legado de la verkoj de tiu mirinda verkisto estas unu el la plej belaj rekompencoj, kiujn mi jam ricevis dum la lernado de Esperanto.

Se vi ne jam tiel faris, legu rete kelkajn el la rakontoj de Eroŝenko per tiu ligilo.

Ampleksaj informoj pri la vivo kaj verkaĵoj de Eroŝenko troviĝas en tiu-ĉi blogo.


Ok libroj troviĝas ĉe la libro servo de UEA.


*Mi  angligis la novelon 'Unu paĝeto en mia lerneja vivo'. Pro kialoj de kopirajtoj mi ne rajtas aperigi ĝin.
 Ĉu troviĝas aliaj tradukaĵoj anglaj de la verkoj de Eroŝenko?








2 comments:

Julia Patlanj said...

saluton! Mi estas estro de internacia esplor-grupo "Vasilij Eroshenko kaj lia tempo", kaj mi kun granda intereso tralegis vian artikoleton. Kaj mi volas diri, ke E-instruistino por Eroshenko estis fama rusia (rusa) Esperantisto s-ino Anna Sharapova, bofratino de s-ro P. Birjukov, sekretario de Leo Tolstoj. En la jaroj 1930-1950-aj Eroshenko ne chiam loghis en Moskvo, sed en 1934-1945 instruis kaj gvidis blindullernejon en vil. Kushka, Turkmenio, kaj dum 1946-1948 instruis en Moskva blindullernejo, kaj poste instruis en blindullernejo en urbo Tashkento, Uzbekio. Mi scias, ke angle "Unu pagheto en mia lerneja vivo"-n tradukis s-ino Betty Chatterghi, kaj krome estas la libro The pear tree, after a story by V.Y. Eroshenko and The frog prince, after a story by the Brothers Grimm"- vi povas serchi ghin rete. Kore, Julia

Elinjo said...

Saluton Julia,
dankon pro via komento kaj la informoj pri aliaj tradukaĵoj de Eroŝenko. Mi fakte ĵus ekvidis vian komenton antaŭ kvin minutoj. Mi antaŭĝojas plu kontakti vin. Bonajn dezirojn! Amike Betty/Elinjo