10/12/2011

Kiam estos baldaŭ?


Mi memoras, ke iam mi loĝis en domo, bela ŝtona domo kun tegola tegmento kaj kamentubo. Interne estis kuirejo, banejo, dormĉambroj kaj salono. Bele meblita estis la domo. Ekstere estis la ĝardeno, en kiu la patro matene akvumis la legomojn.Tagmeze kiam la suno bakis la teron la tuta familio trankvile kuŝis sub la citrusoj. Vespere renkontiĝinte  kun la aliaj loĝantoj en la mezo de nia montara vilaĝeto ni babilis, klaĉis kaj trinkis freŝan bongustan sukon.Tiamaniere ni vivis, kiel oni ĉiam jam vivis en nia vilaĝeto. La infanoj frekventis la lernejon dum la laboremaj plenskreskuloj kultivis la teron.

Iun tagon, kiam mi havis dek jarojn, tiu ĉi trankvila mondo malaperis. Tiun ĉi tagon kiel kutime mi ellitiĝis je la sepa, mi banis min, mi vestis min, mi matenmanĝis, mi moketis la fraton kaj mi kisis la patrinon. Tiam gaje ĝisinte  la patron mi foriris al la lernejo. Survoje mi renkontiĝis kun samklasanoj. Ni laŭte babilis pri la atendota ekzemeneto. Subite la tero ekvibretis, tiam la mondo eksplodis.

Verŝajne mi svenis, ĉar la venonta, kiun mi memoris, estis ĥaoso de ŝtonoj, pulvo kaj neforgesebla ĝemado. Denove mi svenis. Post longa tempo, iu min relevis kaj zorgis pri mi. Pro la terura tertremo, la tuta urbeto rompiĝis kaj amaso da loĝantoj pereis.Dum pluraj tagoj mi ne sciis pri la sorto de la familianoj. Tiam mirakle oni savis la patrinon kaj la fraton. Nenion ni ankoraŭ scias pri la patro. 

Pro la bonkoreco de fremduloj en la tuta mondo oni donacis al ni provizoran ŝirmejon en tendaro, manĝaĵojn ktp. Pro la prizorgo de la mondo-loĝantaro, kiu per la televidilo spektis nian malfeliĉon, ni travivis la unuan vintron kaj la duan. Baldaŭ alvenos la tria vintro.Ho, mi ne plendas pri tio, ĉar la tendo estas speco de ŝirmejo kaj ni ne malsatas.Oni promesadis al ni, ke baldaŭ oni komencu rekonstruii la urbeton.
 'Tamen, kiam estos baldaŭ?'
 Mi demandis al la instruisto, kiu nuntempe ŝajne forgesas pri la ekzamenoj. Li ŝultrolevis dirante:

 Estis nenio pli konstanta ol provizoraj solvoj.






P.S.
Mi verkis la rakonteton dum mia studado de 'Vojaĝo en Esperanto-lando'. La  knabino ne ekzistas. Tamen ja troviĝas ege multaj infanoj, kiuj spertinte tiajn katastrofojn ie ajn same demandas: 'kiam estos baldaŭ?

 Per la aldono de video pri la tertremo en Pakistano en la jaro 2005 mi volus nur montri post-tertreman situacion. Neniel mi volus kritiki la rekonstruadon en Pakistano.

2 comments:

nissa_amas_katoj said...

Vi skribis tre bonan rakonteton.

Elinjo said...

Dankon pro la komento, kiun mi ĵus ekvidis.