Bonan
matenon! Jen la plej feliĉa novaĵo de la tago: hieraŭ la 21-an de
decembro 2012 okazis nenia apokolipso!
Ĉiuj
estas feliĉaj.
Ĉu la
antaŭdirantoj feliĉas? Nu, eĉ se ili verŝajne ruĝiĝas pro siaj
eraroj, ili scias, ke homoj estas forgesemaj. Certe ankaŭ ili
preferas festi okaze de Kristnasko kaj la novjaro.
Kiuj
estas la plej feliĉuloj? Mi konjektas, ke la plej feliĉaj estas la
komercistoj, kiuj profite vendis ŝirmejojn kaj aliajn necesaĵojn al
timemuloj, kiuj ĉiam panikas, kiam oni avertas pri ia katastrofo aŭ
apokolipso.
Pri
avertitaj apokolipsoj: Ekde la jaro 1000 p.k. Oni 15-foje jam avertis
la homaron pri apokolipsoj.
En
1000, la papo Sylvester opiniis, ke okazos apokolipso je la fino de
la unua jarmilo.
En
1284, la papo Innocent la 3-a opiniis, ke okazos apokolipso 666 jaroj
post la apero de Islamo.
En 1658
Christopher Columbus post sia dua fiaska peno trovi marvojon al Azio
antaŭdiris apokolipson.
En 1666
kristanoj opiniis, ke la diablo respondecis pri la granda incendio de
Londono, pro la fakto ke la cifero 6 aperas trifoje en la jarnumero.
En 1688
la skota matematikisto John Napier erare konkludis, ke laŭ la
revelacio de Sankto Johano la apokolipso okazus tiam.
En 1844
Pastro William Miller certis, ke la antaŭdiro pri la apokolipso
troviĝis en la libro de Daniel 8.14 de la Malnova Testimento.
En 1910
la franca astronomisto Camille Flammarion timis la preterpason de
la kometo de Hailley.
![]() |
English: Camille Flammarion Français : Camille Flammarion (Photo credit: Wikipedia) |
En 1969
la amasmurdanto Charles Manson uzis teorion pri apokolipsa intergenta
milito kiel klarigo por siaj krimoj.
![]() |
Charles Manson (Photo credit: Wikipedia) |
En 1982
la evangelia, republikana, eksprezidenta kandidato promesis, ke la
apokolipso okazos antaŭ la fino de la jaro.
En 1997
la kulto, Pordego al Paradizo opiniis, ke la kometo de Hale-Bopp
indikis la baldaŭan apokolipson. Pro tio, ties membroj suicidiĝis,
por ke ili pluvivu kaj enbordiĝu kosmoŝipon.
![]() |
Hale Bopp over Arizona (Photo credit: wallygrom) |
En 1998
Hon-Ming Chen, la gvidanto de la tajvana kulto 'La vera vojo'
anoncis, ke Dio alvenos al la mondo per fluganta telero je la 10-aj
horoj. (Pardonu, mi ne scias, la precizan daton)
En 1999
oni citis la diraĵojn de Nostradamus, kiu opiniis, ke la reĝo de
timo aperos en la jaro 1999+9 monatoj.
En
2000 oni timis aviadilajn katastofojn kaj eksplodantajn komputilojn
pro la nova jarmilo.
![]() |
Large Hadron Collider quadrupole magnets for directing proton beams to interact. These superconducting quadrupole electromagnetas were made in Fermilab. (Photo credit: Wikipedia) |
En 2008
la enŝalto de Large Hadron Collider timigis multajn homojn, kiuj
opiniis, ke la evento kaŭzus grandegan nigran truon, kiu neniigos la
tutan mondon.
En la
jaro 2011 radia predikanto antaŭdiris la apokolipson.
Kaj
hieraŭ la 21-an de decembro 2012 pro la fino de la 5000-jara
kalendaro maja oni ankaŭ promesis al ni, ke certe okazos la
apokolipso.
Tamen
hodiaŭ mi estas bloganta, kaj mi esperas, ke iu legu kaj eĉ komentu
ĝin.
Ĉu iu,
volus averti pri la venonta apokolipso?
Eble
pli facile estas antaŭdiri pri katastrofoj. Ekz. la unua verŝajne
estos la Usona fiskala klifo.
Post
kiam restos eblaj katastrofoj, t.e.: Atom-milito kaj tutmonda
varmiĝo.
Tamen
mi paŭzu pesimismi!
Feliĉan
Kristnaskon kaj sukcesplenan kaj pacan novjaron!
1 comment:
La LHC ne produktis nigran truon por engluti la teron, tamen gxi ebligis nin malkovri la Higgs partiklon. La malkovro konfirmis la prognozojn de la Norma Modelo de partikla fiziko kaj donis al fizikistoj alian argumenton por kredi, ke la teorioj de ili kreitaj(ekzemple kvantuma teorio de kampoj) korekte priskribas la naturon.
Post a Comment