12/07/2012

Pri malplena portreto.



Antaŭ ne longe mi rakontis pri la reapero de forgesita tradukaĵo Esperanta de la membiografio de la dana komponisto Carl Nielsen kaj ties tradukanto Erling Windeballe, kiu dediĉis la tradukaĵon al sia edzino Teodozja Piasecka-Windeballe.

Ekde tiam mi jam enkomputiligas pli ol tri kvaronojn de la manuskripto.La laboro estas granda plezuro, ĉar la infanaj travivaĵoj de Carl Nielsen estis ege interesaj kaj ofte kortuŝaj. Plue,  la tradukaĵo estas leginda.

Kiam oni legas tradukaĵon oni ofte senplue akceptas la tradukanton, tamen la tradukado ja estas arto. Pro tio mi komencis informiĝi pri Erling Windeballe.

Tamen malfacile estis trovi informojn pri li.

Laŭ informo de Dansk Esperanto-Blad, aŭgusto-septembro 1953: '' Erling Windeballe de Odense estis redaktoro de Dansk Esperanto-Blad ekde julio 1943 ĝis julio 1946.''

Mi scias, ke li ludis pianon, ĉar oni iam skribis en Dansk Esperanto-Blad, ke dum kluba kunveno en Odense li piane akompanis iun, kiu kantis italajn kantojn

En la sama gazeto estas lia foto ligita al ŝerca rakonteto. 



Veteranino skribis:'' Erling Windeballe komponis kantmelodiojn kaj verkis tekstojn.''
 En la kantlibro 'Kantante Antaŭen' troviĝas dek tri tekstoj, por kiuj li komponis melodiojn, bedaŭringe  mankas al ili muziknotoj. Samlibre estas du el liaj tekstoj.

Alia esperantisto memoris: ''fine de la 1950-oj li ellaboris por Centra Dana Esperantista Ligo bonegan 20 lecionan korespondan kurson por daŭrigantoj. Al ĝi estis ligita la facila krimromano ''Ferio kun la morto'', ĝin verkis la svedo Karl Lundqvist kaj eldonis Lorenz Friis.''

Do Erling Windeballe, kiu iam loĝis en Fueno, estis verkema, tradukema, komponema, pianludema, instruema kaj certe tre ordema, ĉar la manuskripto estas mirinde pedanta.

Tamen kiam li naskiĝis kaj kiam li mortis? Kiam li esperantistiĝis?

 Pri liaj kompanaĵoj: ĉu iuj ankoraŭ memoras la kantmelodiojn aŭ eĉ pli bone posedas la muziknotojn?

Gravas la historio de la movado kaj ties famuloj, sed ankaŭ gravas memori homojn kiel Erling Windeballe kaj alia forgesita agemulino  Gudrun Riisby.





Enhanced by Zemanta

3 comments:

perhag said...
This comment has been removed by a blog administrator.
Unknown said...
This comment has been removed by the author.
Unknown said...

Koran dankon Per pro la aldonitaj informoj dane.
Erling Windballe (1908 -2004) estis instruisto, kaj sia edzino estis bibliotekisto.
Li estis regiona historisto de regionhistoria arkivejo en la urbo Ullerslev.