Mi volus rakonti al
vi pri amikino rimarkinda.
Eĉ se ŝi estas zorgema avinjo, ŝi ne aspektas tiel kiel la virino en la supra bildo de Paul Constant Soyer.
Ne ŝi estas ĉarma kaj mojosa. Kvankam estante
almenaŭ 65 jara, ŝi kuretas, gimnastikas, tango-dancas, konstante
projektas kaj vojaĝas ktp, ktp.
Dum longa tempo ŝi silentis;
projektemuloj ofte ne estas komunikemaj. Tamen hodiaŭ ŝi subite
telefonis al mi. Post la kutimaj reciprokaj demandoj pri familianoj
kaj la sanstato ktp, ŝi diris:
''Portempe mi ne
estas hejme. Mi partoprenas 22-semajnan kurson en popolaltlernejo
jutlanda. La vivo mia fariĝis tiel teda. Mi sentas min tro juna
fariĝi pensiulino kaj mi bezonas novajn inspirojn. Tial mi nun
studas internacian politikon, internacian kulturon, ĵurnalistikon,
komunikilojn, muzikon kaj jogon. Mi estas ne nur la plej maljuna
kursano, mi ankaŭ estas pli maljuna ol ĉiuj el la instruistoj.
Tamen ne gravas, ĉar la junuloj inspiras min kaj mi multe lernas de
ili.''
'Tamen kial vi
elektis tian kurson? ''
''Ĉar mi volus
verki artikolojn kaj fari filmojn.''
''Pri kio?''
''Nu, ĝis nun, mi
fakte ne tute scias, tamen kelkfoje oni bezonas retrovi sian
vojon aŭ verŝajne trovi novan.
''Ĉu la instruado
estas danlingva?''
''Ne, angla, ĉar la
plimulto el ni estas eksterlandanoj. Oni nomas la kurson Lernejo de
Mondcivitaneco. Mi devas forkuri, ĉar mi promesis al japana kursano
libron pri hajko. Venu viziti min.''
Nu, kial ne?
Konversacioj telefonaj bonas, tamen eĉ pli bonaj estas konversacioj
ĉetable trinkante teon.
Tial baldaŭ mi vizitos la provizoran hejmon
de mia amikino en la popolaltlernejo, kiu cetere situas en la
orientjutlanda urbo Odder.
No comments:
Post a Comment