1/17/2013

Anglaj Idiotismoj.


Lernantoj de la angla lingvo ofte havas problemojn kompreni ties strangajn esprimojn. Tamen, kvankam la angla estas mia denaska lingvo, mi interesas pri la temo. Tial hieraŭ trovante vikipedian liston de 'English Idioms' mi tuj surklakis la ligilon, kaj tiam mi plezure ekvidis, ke ankaŭ ekzistas Esperanta paĝo pri la sama temo. Kompreneble mi tuj 'vizitis' ĝin.

''VE!!!! mi ekkriis. Kial la idioto tradukis la vortgrupon anglaj idiotismoj anstataŭ anglaj idiomoj? Kial neniu jam korektas la eraron? Ĉu oni celis moki mian denaskan lingvon?''
Nu, estante singarda mi tiam diris:
'' Eble mi mem eraras. Kio estas la opinio de John C.Wells?'' 

John C. Wells (1991)
John C. Wells (1991) (Photo credit: Wikipedia)


Laŭ lia vortaro, la vorto idiomo estas tradukita kiel 'tongue/language' kaj idiotismo estas tradukita kiel idiom.

Kio estas skribita en PIV?
''Idiomo. Parola komunikilo de difinita homgrupo....''
''Idiotismo. Sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similaĵoj en aliaj idiomoj..''

Mi ruĝiĝis. ''Oh dear! Have I lost face?''
Kiu laŭvorte signifas: ''Ho karulo/ino! Ĉu mi jam perdas la vizaĝon?''

Kiu fakte signifas:

''Ho, ve! Ĉu mi publike perdas la dignon?''

Eble, ĉar ies blogo estas sufiĉe publika, pro tio oni blogas. Tamen, mi malŝirmas min, ĉar mi kuraĝas aserti, ke neniuj iam kapablas tutperfekte lerni lingvon. Unu el la mitoj pri nia lingvo estas la aserto, ke Esperanto estas tre facila. Bone, laŭ propraj spertoj mi opinias, ke kvankam Esperanto estas pli facile lernebla ol ekzemple la dana aŭ la franca, tiu tamen defiadas min per ties kaptiloj kiel idiomo kaj idiotismo.

Cetere, ĉu vi sekvas la interesan diskuton pri evitindaj vortoj ĉe Fejsbuko?

P.S. Jen konsola zamenhofa citaĵo de PIV: ''Lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza''.


Enhanced by Zemanta

No comments: