En Italio kaj Rusio mimozo simbolas Internacian Virinan Tagon. En Hiroŝimo, Japanio oni elektas prezenti la tagon alimaniere per ĉijara mesaĝo al geviroj ĉie.
Jen la alvoko skribita de OSIOKA Taeko el la urbo Hiroŝimo, Japanio.
Skribas
OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.
Ni
Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 23 organizoj sub la Plenuma
Komitato de Internacia Virina Tago 2013 Hirosima lanĉas mesaĝon. Ni petas vin
doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni la
alvokon al viaj geamikoj. Ni
ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hirosima.
Limdato
estas la 10-a de februaro 2013, ĉar ni havos ekspoziciojn de la
mesaĝoj ekde la 18-a de februaro.
Kun
antaŭdanko, OSIOKA Taeko
Mesaĝo por la Internacia
Virina Tago 2013, Hirosima
Estimataj, kaj karaj
gesinjoroj en la mondo,
Ni,
la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN2013 Hirosima,
konsistas el 20organizoj kaj la municipo Hirosima,
salutas vin solidarece,
kaj elkore alvokas al vi. En la 3-a de marto, 2013, por la Internacia
Virina Tago de UN en la 8-a de marto, ni
havos kunvenon por kunlaboro per aldono de saĝoj kaj fortoj, kaj por
antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj
Virinoj de la gubernio
kaj de la urbo Hirosima organizas kunlaborojn por heredigo de la
socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri
fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.
Post publikigo de la “Listo
pri Egaleco inter Viro kaj Virino” de la Monda Ekonomia Forumo en
oktobro, 2012, ni denove pripensis pri nuna situacio de la japanaj
virinoj. Laŭ vidpunkto pri ŝanco de dungiĝo, salajro, edukiteco,
sano, vivkondiĉo, partopreno en politiko, entute la japanaj virinoj
lokiĝas 101-a pozicio en la listo!
Longe
daŭras malprospera ekonomio aldone al la katastrofo kaj de naturo
kaj de la atomcentralo, kiu aparte atakas gejunulojn kaj virinojn. “
Ni pripensu pri feliĉo
de la virinoj” estas la ĉefa temo de la Tago, 2013, kaj ni lernas
pri hodiaŭa situacio de virinaj vivo, malriĉeco, kaj ties influo al
kresko de infanoj, en Hirosima, kaj en Japanio. Ni kosiliĝas pri
niaj taskoj, kaj antaŭen puŝos komunan partoprenon de geviroj en la
socio.
Bonvolu informi nin pri
situacio de virinaj vivo kaj laboro ĉirkaŭ vi, ni petas. Vian
mesaĝon ni ekspozicios en tri kunvenejoj de la urbo.
S-ino
YOSIDA Mariko
Prezidanto
de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima
La municipo Hirosima
Kun virinaj organizoj:
Arko de Hirosima/ Konsilio
Yui-porto / Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de
vartistoj/
Hirosima Esperanto-Centro/
Ligo de medicinaj sindikatoj/ Sindikato de emeritoj/ Instruista
laborsindikato/
Ligo de solaj patrino k
infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato
de urbaj oficistoj/
Ligo de patrinoj de la urbo /
Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hirosima/ Ligo de virinaj asocioj
WENET/
Ligo de Komercistoj/ Virina
demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la
socio/
Ligo de Patrinoj de la
gubernio/ Koruso Paĉe/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de
municipo Hirosima/
Konsilio de Kino-rondoj de la
urbo.
Limdato
kaj aliaj: ĝis la 10-a, februaro 2013.
Maksimume
sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
Kun
notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio,
loĝloko(urbonomo), lando.
Kontaktoadreso:
OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo
7-15, Minami-ku, Hirosima, 734-0041 Japanio
Jen mia reago.
Jen mia reago.
Estimataj
komitatanoj de Internacia Virina Tago de UN 2013 Hiroŝima.
Gratulon
pro la konstanta laborado konstrui socion, en kiu viroj kaj virinoj
egale kunlaboros por komunaj celoj.
Laŭ
“Listo pri Egaleco inter Viro kaj Virino” de la Monda Ekonomia
Forumo de oktobro, 2012 Danio estas la 7-a plej sukcesa el la 200
landoj.
Pro tio
daninoj ne plendu pri ŝanco de dungiĝo, salajro, edukado, sano,
vivkondiĉo kaj partopreno en politiko.
Geknaboj
samrajtas kaj samprofitas edukade, kaj ili egale frekventas
altlernejojn kaj universitatojn. Virinoj estas malpli senlaboraj ol
viroj ( virinoj 7% kaj viroj 8%). En multaj profesioj estas pli da
virinoj ol viroj. Viroj kaj virinoj ricevas egalajn salajrojn por
samspecaj labortaskoj. Gepatroj rajtas dividi postakuŝajn
forpermesojn. Post la forpermesoj gepatroj ne havas problemojn pri
infanprizorgado, ĉar abundas bebovartejoj. La koncepto de
'dommastrino' estas preskaŭ arkaika; nuntempaj geedzoj dividas la
dommastradon. Kvankam virinoj kaj viroj bonsanstatas, virinoj averaĝe
vivas 3-4 jarojn pli longe. Virinoj estas politike agemaj kaj
relative sukcesaj; virino estas la nuntempa ĉefministro, kaj aliaj
virinoj estas ministroj.
Tamen
Danio ne estas paradizo.
Laŭ
divorcaj statistikoj 44,5% da geedzoj eksedziĝas, kompare kun 1,9%
en Japanio. Pro la bonekonomia stato de virinoj ili ne bezonas toleri
malfeliĉan geedzon. Tamen pro la geviraj egalrajtoj, kaj la patro
kaj la patrino havas egalajn gepatrajn rajtojn. Tiu signifas, ke
infano kies gepatroj decidas eksedziĝi, havas du hejmojn, kaj tiu
ĉisemajne pendolvagadas de la patro al la patrino.
Kiom da
plenkreskuloj libervole akceptus la devigon ĉisemajne translokiĝi?
Preskaŭ
miliono da danoj sole loĝas. Kelkaj el la junuloj preferas eviti
zorgojn familiajn, aliaj simple ne jam trovas la perfektan partneron.
29% da maljunuloj (60 – 79 -aj) sole loĝas. Eĉ se oni ŝatas vivi
sendepende, tia vivmaniero povus esti danĝera: 10% el la danaj
mortantoj sole mortas.
Betty
Chatterjee. Ina. 70-jara. Emerita pedagogo. Vallensbaek Strand.
Danio.
1 comment:
Karaj geamikoj,
Jen mia reago persona al la mesaĝo de Osioka Taeko. Mi esperas, ke aliaj sendu al ŝi siaj reagoj kaj opinioj.
Post a Comment