Jen Adamson!
Kiu estis Adamson?
Adamson estis kreataĵo de la sveda
karikaturo-desegnisto Oscar Jacobsson.
Kia estis Adamson?
Li estis
ordinarulo, kiu havis ĉiutagajn ĉagrenojn kaj revojn pri pli feliĉa
vivo. La unuaj bildoj aperis en la sveda gazeto dimanĉa
Söndags-Nisse en la jaro 1920.
Kovraĵo de Söndags-Nisse Kristnasko 1898 (Photo credit: Wikipedia) |
Malmultaj el la serioj enhavis tekstojn; ne necesis, ĉar la bildoj estis ĉiam esprimplenaj.
Ĝis la morto de OscarJacobsson en 1945 oni daŭre aperigis la karikaturaĵojn en Svedio. Poste la dana karikaturo-desegnistoViggo Ludvigsen daŭrigis la eldonadon ĝis 1964.
Honormemorante la serion Svenska Serieakademin en 1965 decidis, ke ĉiujare oni aljuĝu premiojn al du talentajn karikaturo-desegnistojn (sveda kaj eksterlandana).
Kial mi prezentas la jenan serion?
Iam, iu esperantsto diligente kopiis multajn el la bildoj de Adamson, por ke li/ŝi amuzu siajn lernantojn. Malantaŭ ĉiu bildo estas manskribita demandaro.
Samklubanino donis la bildaron al la klubo, kaj nun mi montras ekzempleron al vi, kiu hazarde legas la blogon.
Jen unu el la serioj
La informojn pri Adamson mi trovis en vizitinda anglo-lingva
hejmpaĝo Weird Space.
3 comments:
Ĉarma prezento. Dankon. Al mi palĉis la por-instruada uzo de la bildoj.
Estas ĉiam bone AMUZI la kursanojn kaj tiaj bildoj jes ja bone paroligas ilin.
Mi volonte havus serion de tiaj bildoj dum miaj kursoj.
Amike, Katalin
Saluton Katalin! Dankon pro la komento. La bildoj kaj la demandaroj estas al ĉies dispono.
Amike
Betty
Ho, ili sxajnas amuzaj bildoj...!
Bon' blog', mi tre sxatas gxin :)
Post a Comment