2/19/2007



Okaze de la semajno de internacia amikeco mi volus rakonti al vi pri nuntempa mondvojaĝanto, kiun mi gastigis la pasintan vendredon.

Maxime Rabineau estas dudek du jaraĝa bakisto kaj esperantisto de Francio, kiu estas survoje al Mongolio. Mi imagas, ke vi nun pensas: kio do, tiom da homoj nuntempe trajne aŭ aviadile vojaĝas al Mongolio! Tamen, li nek trajnas nek aviadilas. Li piede vojaĝas! La 22-an de aprilo 2006 li piede ekiris de Francio kune sia amiko Arnaud kaj ilia azeno Filuche! Ili vojaĝis de Orleans tra Francio, Svisio kaj Germanio. Decembron ili atingis Hamburgon, kaj de tie Arnaud kaj Filuche ekiris hejmen, tial ili nun estas ie survoje al Francio.

Ekde tiam Maxime jam sole daŭrigas la vagadon. Ĝis nun li jam piediras 4000 kilometrojn kaj jam erodas la unuajn botojn, kaj duone jam erodas la duajn. Tage li vagadas proksimume 25 kilometrojn, kaj nokte eble plej ofte li tranoktas ĉe esperantistoj. Somere se mankas al li la esperantista gastigemeco li dormas en sia tendo. Vintere li kuraĝe demandas al la fremduloj la tranoktadojn en ie ajn ŝirmejo: ĉambro, remizo aŭ garbejo ktp.

Maxime restis ĉe mi nur unu nokto, kaj post la vespermanĝo ni longe babiladis.Verŝajne mi estis tro demandema, sed Maxime pacience kaj ĝentile respondis al mi pri la jenaj demandoj k.t.p.!

Kial vi preferus piediri tra la mondo? Ĉar ne plaĉas al mi la rapideco. Mi persone bezonas sufiĉan tempon por la cerbumado pri la novaj spertoj. Cetere mi opinias, ke oni devus prizorgi la naturon per la praktikado de la verda turismo.

Kial vi elektas Mongolion?
Ĉar mi kredas, ke tie mi povos plu lerni pri la respondeca prizorgo de la naturo. Mi ne volus nur observi la mongolian kamparulan vivmanieron, mi volus kaj partopreni la ĉiutagan vivon ĉe la mongolioj.

Kiom longe vi intencos vojaĝi?
Antaŭ la vojaĝo laborante dum 2½ jaroj mi sufiĉe ŝparis la monon, por ke mi modeste vivu dum 5 jaroj. Tial mi planos vojaĝi la venontajn 4½ jarojn. ‘Tamen mi vidu...’.

Ĉu vi neniam timas pri la eventualaj problemoj kaj la danĝeroj?
Ĝis nun mi nur spertis la homaran bonkorecon kaj gastemecon. Krom malvarmumo, pluraj fliktenoj kaj dentodoloro mi ne jam malsaniĝas dum la vojaĝo. Filuche estante azeno estis obstina, tial Arnaud kaj mi intertempe ĉagrenetis pri ŝi, sed kion fari, jen la naturo de azenoj kaj ŝi estis vere portema! Mi preferus nomi problemojn defioj. Unu el ili estas la ebleco, ke mi ricevos nur tre monatan rusan vizon, ĉar neniu povus piediri tra Rusio dum tri monatoj. Sed ne gravos, mi do biciklos tra Rusio al la Mongolia limo.

Ĉu vi iam intencos verki libron pri via malkutima vojaĝo?
Ĉiutage mi verkas taglibron kaj mi fotas ĉiujn gastigantojn, sed mi ne estas eldonema.

Kion vi planos fari, kiam vi hejmen revenos?
Post la reveno al Francio mi volus loĝi en bieneto ie en la kamparo; tie mi kaj planos havi propran bakejon. Tamen, mi vidu – post kvin jaroj mi eble estos iomete ŝanĝita, tial mi eble faros aliajn agadojn. Epoke mi nur volis ĝui la nuntempon .

Maxime dum minimume jaro vagadados norden tra Svedio al Laponio. Dum la restado tie li anticipas lerni la svedan, tiel li jam lernis la germanan dum la 4½ monata restado en Germanio. Poste li kontinuos la vojaĝon tra Finlando kaj Rusio. Sendube ĉie li klopodos lerni la lingvojn de la homoj, kiujn li gastos.

Maxime estas fidema, komunikema kaj tolerema, tial li certe ĉie trovis, trovas kaj trovos la geamikojn. Por mi la renkontiĝo kun li estis denova ekzemplo pri la valoro de Esperanto. Okaze de la semajno de Internacia Amikeco, mi tutkore esperas, ke vi iam renkontiĝu kun li.

Por sekvi la vojagxon de Maxime, klaku la jenan:

No comments: