10/11/2012

Verkema teroristo.



Pro sia lastjara masakro de 77 homoj la amasmurdisto Anders Behring Breivik minimume enkarceriĝos ĝis la jaro 2033. Breivik kontentiĝis pri la decido tribunala, ke li estas ne freneza; li eĉ ridis aŭskultante la verdikton.

Breivik ne volas, ke ni forgesu lin aŭ lian fifaman mesaĝon.

Laŭ propra informo li intencas verki kvar librojn: membiografio, libro pri la masakro, libro ideologia kaj libro pri la estonteco. Pro la 21-jara 'libertempo' en la malliberejo li certe eblos plenumi siajn planojn.

Ĉu iu eldonisto aperigus la librojn? Ĵurnalisto de la brita gazeto 'Daily Mail'skribis, ke 
laŭ Tord Jordet, la juristo de Breivik, neniuj eldonistoj en Norvegio eldonos la librojn. Tamen li aldonis la informon, ke iuj eldonistoj ie en la suda parto de Eŭropo jam montras intereson. Laŭ informo en la sama artikolo britaj dekstraj ekstremuloj opinias, ke Breivik estas inspira rolmodelulo. Tial certe tiaj personoj volonte aĉetus liajn librojn.

Tamen ne estas nur ekstremuloj, kiuj scivolemas pri li kaj pri lia perversa sinteno kaj bruta agado. Oni demandas: Kia aĉulo, kio estas al li? Ĉu okazis io tute eksternorma en lia infanaĝo? Ĉu povos denove okazi tia masakro ĉi-tie en nia relative paca mondparto?

Verkistoj jam komencas pripensi taŭgajn respondojn, ekzemple:

La ĵurnalisto Kjetil Stormark ĵus eldonis la repoŝtmesaĝaron de Breivik enhavante 7000 mesaĝojn, kiujn li iel akiris de iu kodumanto. La juristo de Breivik vane protestis pro la manko da respekto por la privateco de sia kliento.

Okaze de intervuo kune kun la sveda gazeto 'Dagens Nyheter' (Informoj de la tago) la ĵurnalisto kaj verkisto Åsne Seierstad (Osne Sejerstad) diris, ke ŝi estas verkanta libron, kies celo estos la respondo pri la demando: kio estas al Breivik? Oni atendas, ke ŝia libro aperos en la jaro 2013.


Pro la scivolemo homa tiaj libroj certe estos profitdonaj.
Kaj pri la verkoj de Breivik; Se li iam plenumus siajn verkistajn ambiciojn, kaj se iu eldonisto eldonus ilin, ĉu li rajtus profiti?

2 comments:

Blogdopaulo said...

Pensiga blogero...
Konsterna homo estas tiu blondulo. Chu libereco de sinesprimo devas atingi tian punkton, ke tia perversulo rajtu publikigi librojn?!

Unknown said...

''Chu libereco de sinesprimo devas atingi tian punkton, ke tia perversulo rajtu publikigi librojn?!''

Dankon Paulo pro la komento. Ĝuste!