10/31/2012

Utila konsilo por katamantoj.


Kiel vi lavas katon.

La utilan konsilon mi ricevis de amiko.







  1. Levu ambaŭajn kovrilojn de la necesejo kaj aldonu okono de taso da dorlotbesta ŝampuo al la akvo en la necesejo.
  2. Prenu la katon, kaj kvietigante portu ĝin al la banĉambro.
  3. Per sola movo glata enmetu la katon en la necesejon kaj fermu la kovrilon. Eble vi bezonos ekstari sur la kovrilon.
  4. Je tiu momento la kato ekskuiĝos farante amason da sapŝaŭmoj. Ne maltrankviliĝu pri la bruoj, kiuj venos de la necesejo; la kato vere ĝuas tiun-ĉi.
  5. Du aŭ trifoje akvopelu la necesejon,  vi tiel okazigos 'Fortegan Lavadon kaj Tralavadon.'
  6. Petu al iu, ke tiu malfermu la ĉefpordon de via hejmo. Estu certa, ke neniuj staros inter la banĉambro kaj la ĉefpordo.
  7. Retretu malantaŭ la neceson tiel multe kiel eble, kaj tiam rapide malfermu la kovrilon.
  8. La kato fulme ĵetiĝos de la necesejo, strekeskapos de la banĉambro kaj kuros eksteren, kie ĝi sekos sin.
  9. Kaj la necesejo kaj la kato estos brile puregaj.

    Amike

    La hundo.

P.S. Cetere ankaŭ MI estas katamanto! Jen la ŝerco en la angla, kiun mi trovis ĉe Fejsbuko.









10/28/2012

Ĉu ni forgesas kial ni festas?








Novembro estas la komenco de la malluma kaj malvarma sezono en Danio, tial oni kaptas ĉiajn ŝancojn pliagrabligi la iom malgajajn tagojn. Ekzemple la 10-a de novembro danoj festas la vesperon de Marteno, danlingve Mortens Aften. Eĉ se multe el ni ne multe scias pri la radikoj de tiu festo, ni tradicie festos ĝin. La jena konversacio, kiu estas tute fikcia, povus esti sufiĉe realisma.

''Morgaŭ estos festtago, do ni festu!
Kia festtago?
La vespero de Marteno. Ĉu vi ne memoras la lastjaran feston?
Ho jes, nun mi memoras. Kiel ni festu?
Jen festo, ni manĝu!
Bone, sed kion ni manĝu?
Kia stulta demando! Kompreneble ni manĝos rostitan anason. Jen tradicio, ĉu ne?
Sed Panjo, kial ni devos manĝi rostitan anason? Mi preferus manĝi picon. Cetere, kiu estis tiu ulo Marteno? ''

Kiu estis Marteno kaj kial oni kutime elektas manĝi rostitan anason ĉijare la 10-an de novembro?

Morten estas la dana nomo de Sankta Marteno de Turo en Francio, kiu verŝajne naskiĝis en la jaro 316. Marteno estis filo de roma tribuno, kaj 15- jaraĝe li fariĝis soldato en la roma armeo en Gaŭlio. Post trijara servado li decidis forlasi la armeon pro sia kristaniĝo. Dum kelkaj jaroj li estis misiisto en Ilirio, kaj pli poste li vivis kiel ermito. En la jaro 361 li fondis la unuan monaĥejon en Gaŭlio ricevante la kromnomon Gaŭlia Apostolo. Li poste fariĝis Episkopo de Turo. Marteno ankaŭ etendis sian mision al la danuba region. Episkopo Marteno mortis dum misia vojaĝo en la jaro 397, kaj oni sanktigis lin en la jaro 659.

Ekzistas multe da legendoj pri Sankta Marteno, ekzemple ke li kuracis lepron per kiso kaj li revivigis mortintojn. Sed verŝajne la plej fama legendo temas pri lia malemo fariĝi episkopo. Laŭ la legendo la aŭtorituloj ekleziaj en Turo postulis al li, ke li episkopiĝu, sed li neis, forkuris kaj kaŝis sin en anserejo. Tamen la anseroj indignis pro lia intrudiĝo.Tial ili ekgakis. Aŭdante la bruegon la postkurantoj de Marteno eniris la anserejon kaj kaptis lin. La pia sed malambicia Marteno do senvole fariĝis espiskopo. Oni supozas, ke pro tio li decidis eterne puni la perfidajn anserojn per la postulo, ke oni manĝu anseraĵon okaze de Vespero de Marteno. Tamen nuntempe okaze de la festvespero danoj manĝas anasojn, kiuj ja estas malpli grandaj kaj malpli multekostaj.

Interese estas, ke la nomfrato de Sankta Marteno, Marteno Lutero naskiĝis la 10-an de novembro 1483. Supozeble pro tio, eĉ post la reformacio oni daŭre festenis la datrevenon.

La religia aspekto de la festo ne plu gravas ĉi-tie. Tamen kiam blovas, neĝas kaj mallumas, kial ni ne spertu plezuran ĉe-estadon kune kun familianoj kaj amikoj manĝante bongustan rostitan anason?

P.S. 11.11.2012. Katalin Kovac rakontas  alian legendon pri Sankta Marteno.


10/22/2012

Virina Lango....



Ĉu plaĉas al vi proverboj?

Ĉu plaĉas al mi proverboj?
Nu, jes kaj ne, ĉar dependas de la proverboj.

Tamen ĉu plaĉas al ni aŭ ne, esperantistoj evitas ne ilin, ĉar la proverbaro de Ludoviko Zamenhof estas grava parto de nia kulturo. Pro tio, ĉi-lunde unu el la klubanoj en la Kopenhaga Klubo tabule skribas tri proverbojn, kaj ni pridiskutas iliajn signifojn.

Lastfoje i.a. li skribis la jenan:

'Virino kolera pli ol hundo danĝera'

'Ho, ĉu ni ne plibonigu ĝin?' Mi demandis al miaj amikoj, ne geamikoj, ĉar mi hazarde estis la sola ĉe-estantino.

'Kial?!' Ekkriis  samideano malsamopinie. 'Jen proverbo de Zamenhof! Jen grava kulturero, ĉu ne?'

'Certe, tamen laŭ mia opinio pli taŭge estas, ke ni iomete ŝanĝu ĝin. Mi proponis, ke ni diru 'homo kolera pli ol hundo danĝera'. 

Ĉu li estis konvikita? Tute ne. Ĉu mi ekkoleris, faris skandalon pruvante la veron de la proverbo? Ne, ni ridegis pri la diskuto.

Tamen legante la proverbojn pri virinoj en la proverbaro nuntempaj virinoj eble emus ekkoleri, ĉar preskaŭ ĉiuj el ili estas ofendigitaj.  Jen kelkaj ekzempleroj:

Kie regas virino, malbona estas la fino.

Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.

Edzin' admirata- edzo malsata. 

Virina lango buĉas sen sango. 

Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan. 

Virina ploro sen valoro. 

Rol' de virino – bona mastrino.

Aliaj legeblas ĉi-tie.

En la antaŭparolo de la Proverbaro Ludoviko Zamenhof esprimis la jenan: 

'Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popolo saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.'

Mi tute konsentas.

Tamen la 'popola saĝeco' nuntempa estas alia ol tiu dum la 19-a jarcento, kiam la patro de Zamenhof kolektis la proverbojn. Pro tio mi certas, ke nuntempaj saĝuloj evitas elbuŝi tiajn malsaĝajn proverbojn, ĉar:

Kion vi semas, tion vi rikoltas.

Ŝercemajn salutojn!!

P.S. Tiun-ĉi mi verkis antaŭ jaro. Tiam mi  enmetis ne foton ne sondosieron. Hodiaŭ mi  aldonis la jenan sondosieron.

                                                                  Virina Lango....

         Mi jam lernas la arton de blogado, do mi  pardonpetas eventualajn malglataĵojn.

10/20/2012

La loko ktp.



Antaŭ kvin jaroj vizitante la Esperanto-klubon en Londono mi rakontis pri (laŭ mia opinio) interesa projekto en Kopenhago.

Unu el la plej nekutimaj Esperantaj agadoj en Kopenhago okazis antaŭ ses monatoj. Du artistoj Olaf Olsen kaj Daniel Salomon verkis Esperantan teatraĵon, kiu temas pri tipa situacio en oficejo. Kaj la artistoj kaj la rolantaro devis lerni Esperanton por plenumi tiun projekton. Oni televidigis la teatraĵon, kaj ĝi poste estis dissendita en televido. Olaf kaj Daniel skribis pri sia projekto:

''Ni ekhavis nian unuan ideon labori kun Esperanto en Septembro 2003. Ni volis fari Esperantan sitkomon (serikomedio). Ni interesiĝis apliki tiun ĉi idealisman kaj nacie sendendan lingvon al la fama formato de la populara kulturo.
Antaŭ ni povis komenci, ni devis lerni la lingvon kaj klopodi ekpensi kiel Esperanta universo povus aspekti. En Septembro 2005 ni surbendigis la unuan epizodon de la unua Esperanta sitkomo en la mondo.

Jen ties antaŭfilmo.

La Loko plivastiĝis al multaj aliaj projektoj. Ekzemple nia Esperanta rapidmanĝejo OVO aux la Taja – Esperanta Amikeco-Konferenco kiun ni organizis antaŭ nelonge en Bangkoko.



Nuntempe ni kampanjas por ke Esperanta futbalteamo partoprenu en la kvalifikoj de la Monda Kopalo. La kampanjo atingos sian maksimumon en la somero de 2006 dum la Monda Kopalo en Germanio.''

Ekde tiam mi preskaŭ forgesis pri ilia projekto. Sed antaŭ hieraŭ iu demandis min pri kio ili nuntempe faras. Kvankam pri tio mi ne povis respondi Guglo estis kiel ĉiam pli bone informita. La projekto pri la loko ĉesis antaŭ kelkaj jaroj. Laŭ Sam Green Olaf Olsen kaj Daniel Salomon ambaŭ havas novajn ideojn.

La aktuala projekto de Daniel Salomon estas Senacia Banko, kies celo estas la solvo de la internacia monkrizo. Nu, kial ne? Nenies politikistoj jam sukcesis solvi la problemon, do eble lia inicio estus pli efika. Li fakte kreis novan valuton por la tuta mondo kiun li nomis ' 'la mono-n' . Laŭ Daniel Salomon la komplika multvaluta sistemo internacia estas multekosta kaj malstabiliga ŝarĝo por la ekonomio de la mondo. La unuobla mondvaluto de Sennacia Banko faros aliajn valutojn arkaikajn.

 La avantaĝoj de Mono estos:
Ne plu da fremdvaluto-transakciaj elspezoj.
Ne plu da valutaj varioj.
Ne plu da valutaj krizoj.
Pli malaltaj tutmondaj interezaj procentoj.
Kresko de internacia komerco.
Pli da internacia egaleco.






10/15/2012

Esperanta fotaro ĉina.


La peonio estas la nacia floro de Ĉinio. Mi elektis la bildon, ĉar hodiaŭ la blogaĵo temas pri nova informo ĉina.

Jen  tradukaĵo* de artikolo, kiu ĵus aperis en China Daily.

Laŭ gazetarinformilo hieraŭa, FLP (Fremdlingva Eldonejo) ĵus eldonis fotaron, kiu montras la evoluon de Esperanto en Ĉinio.
La fotaro prezentas 370 fotojn, kiuj kronologie montras la historion kaj la progreson de Ĉina Esperanto-movado dum pli ol cent jaroj.
La teksto inkludita en la fotaro priskribas la promocion de Esperanto en Ĉinio tiel kiel unu el la atingoj de la movado.
Hou Zhiping, la redaktorestro de la fotaro kaj la eksprezidanto de Ĉina Esperanto-Asocio **diris ke, la fotaro estas kaj omaĝo al la kreinto de Esperanto Doktoro Ludviko Lazarus Zamenhoj kaj honora memoraĵo pri Esperantaj pioniroj ĉinaj, kiuj inkludas la fondinto de Ĉina Esperanto-Asocio Hu Yuzhi kaj renomaj verkistoj tiel kiel Lu Ŝin kaj Ba Ĵin.
Doktoro Zamenhof, kiu estis okulkuracisto pola kreis la lingvon antaŭ 125 jaroj. Li celis krei internacian pontlingvon. Nuntempe proksimume 2 milionoj da personoj en la mondo kapable parolas la lingvon. 

Tiu-ĉi estas mia tradukaĵo.
**Laŭ la informo de ĉina skajpamiko, Hou Zhiping ne estis eksprezidanto de la ĉina Esperanto-asocio sed la eksa ĉefredaktoro de la revuo El popola Ĉinio.


10/13/2012

Ĉies rubaĵoj estas ies trezoroj.


Malgraŭ la ekonomia krizo ni aĉetiĝas kaj forĵetiĝas. Ne nur temas pri la malnovaj vestaĵoj aŭ mebloj, kiujn ni forĵetas, temas pri la amaso da plastaj pakumoj, kiujn aĉetantoj ne povas ĉiam eviti. Ne ĉiu pripensas la ĝustan manieron forĵeti aŭ reuzi la plastaĵojn, tial niaj ĉirkaŭaĵoj malbeliĝas. Jen foto de loko en mia urbo.



Antaŭ kelkaj tagoj aperis inspira foto en Fejsbuko.


 Jen la 11-jara Martin de Nederlando, kiu estas energia kolektanto de plastaj rubaĵoj. Pro la diligenta kaj utila laboro la loka gazeto honoris lin per longa artikolo.



 En la kvartalo oni dankeme nomas lin 'plastik Martin'.

 Laŭ la informo de la patrino (Katalin Kovac):

''Ni klopodas maksimume redukti la uzon de plastaj sakoj. Mia fileto, 11-jara cxiun duan mardon kolektas plastajn rubojn kaj plenigas per la sakoj nian aŭton, kiun ni veturigas al la kolektejo. Lia nomo en la strato estas Plastic Martin. La najbaroj honoras lin per po 30 cendoj kontraŭ tiu laboro. Jen eduko protekti la naturon kaj kolekti semajne ĉ. 5 eurojn da poŝmono.''


Vivan Sundaram estas unu el la 13 artistoj el Hindujo/Barato, kiuj prezentas ekzemplerojn de siaj artaĵoj en la ekspozicio Hindujo Nuntempe okazante en Arken dana muzeo de nuntempa arto inter la mezo de aŭgusto ĝis la mezo de januaro 2013.




Per siaj artaj projektoj Vivan Sundaram aktive rilatas al la problemo forĵetaĵa en New Dehli, Hindujo. En tiu  video li i.a. diras:

''Dehli estas urbo, kie la riĉuloj konstante pliriĉiĝas kaj la malriĉuloj konstante malriĉiĝas. Inter 100,000 kaj 120,000 rubaĵkolektistoj, kiuj bone konscias pri la valoroj de la forĵetaĵoj, purigas, ordigas kaj vendas ilin i.a al mi (Vivan Sundaram). ''

En la ekspozicio videblas: skulpturaj rubaĵvestaĵoj, video pri grandega rubaĵkonstruaĵo en Delhi kaj rubaĵbildoj.

 Jen skulptaĵo farita de enaj pneŭnatikoj biciklaj.


 Jen skulptaĵo farita de forĵetitaj mamzonoj.


 Mi demandas min, kiom da ladskatoloj estas ĉi-tie?



Feliĉe troviĝas aliaj  homoj, kiuj ankaŭ kreeme kontraŭstaras la malŝparon da riĉfontaĵoj, kiu ŝajnas esti tutmonda problemo. Rigardu ekzemple tiun foton de tri metra mistika kaj recikebla drako en Parizo. (Foto Katalin Kovac)

10/11/2012

Verkema teroristo.



Pro sia lastjara masakro de 77 homoj la amasmurdisto Anders Behring Breivik minimume enkarceriĝos ĝis la jaro 2033. Breivik kontentiĝis pri la decido tribunala, ke li estas ne freneza; li eĉ ridis aŭskultante la verdikton.

Breivik ne volas, ke ni forgesu lin aŭ lian fifaman mesaĝon.

Laŭ propra informo li intencas verki kvar librojn: membiografio, libro pri la masakro, libro ideologia kaj libro pri la estonteco. Pro la 21-jara 'libertempo' en la malliberejo li certe eblos plenumi siajn planojn.

Ĉu iu eldonisto aperigus la librojn? Ĵurnalisto de la brita gazeto 'Daily Mail'skribis, ke 
laŭ Tord Jordet, la juristo de Breivik, neniuj eldonistoj en Norvegio eldonos la librojn. Tamen li aldonis la informon, ke iuj eldonistoj ie en la suda parto de Eŭropo jam montras intereson. Laŭ informo en la sama artikolo britaj dekstraj ekstremuloj opinias, ke Breivik estas inspira rolmodelulo. Tial certe tiaj personoj volonte aĉetus liajn librojn.

Tamen ne estas nur ekstremuloj, kiuj scivolemas pri li kaj pri lia perversa sinteno kaj bruta agado. Oni demandas: Kia aĉulo, kio estas al li? Ĉu okazis io tute eksternorma en lia infanaĝo? Ĉu povos denove okazi tia masakro ĉi-tie en nia relative paca mondparto?

Verkistoj jam komencas pripensi taŭgajn respondojn, ekzemple:

La ĵurnalisto Kjetil Stormark ĵus eldonis la repoŝtmesaĝaron de Breivik enhavante 7000 mesaĝojn, kiujn li iel akiris de iu kodumanto. La juristo de Breivik vane protestis pro la manko da respekto por la privateco de sia kliento.

Okaze de intervuo kune kun la sveda gazeto 'Dagens Nyheter' (Informoj de la tago) la ĵurnalisto kaj verkisto Åsne Seierstad (Osne Sejerstad) diris, ke ŝi estas verkanta libron, kies celo estos la respondo pri la demando: kio estas al Breivik? Oni atendas, ke ŝia libro aperos en la jaro 2013.


Pro la scivolemo homa tiaj libroj certe estos profitdonaj.
Kaj pri la verkoj de Breivik; Se li iam plenumus siajn verkistajn ambiciojn, kaj se iu eldonisto eldonus ilin, ĉu li rajtus profiti?

10/09/2012

Vivu sole, mortu sole!



40% da danoj loĝas sole.
Se oni vivas sole, oni riskas sole morti.
Laŭ informo de Ruĝa Kruco 10% da danoj sole mortas , t.e. proksimume 5500 jare. 

Ruĝa Kruco kaj aliaj bonfartaj asocioj ofertas prizorgajn kontaktojn al solaj loĝantoj. Volontuloj ĉiu-tage telefonas al tiuj, kiuj volus la servadon.

 Mi iĝis volontulo aŭtune 2003. Ĉiu tria semajno mi frumatene telefonas al naŭ sole loĝantaj maljunuloj; la plej aĝaj naskiĝis en 1921 kaj la plej juna en 1935. Ili estas memstaraj, sed se iu dumnokte malsaniĝus aŭ mortus, grave estus, ke iu scius pri tio kaj venigus la kuraciston. Tial kvankam ili preferus esti memstaraj, pro la sekureco ili elektas la matenan telefonadon.

 Ĉu ili ne havas parencojn? La plimulto havas familianojn, tamen ili ial preferas, ke fremduloj respondecas pri la matena telefonado.

Pri kio ni konversacias? Dependas de la persono. Kelkaj el ili havas hundojn, kies sanstatoj kaj bonaj aŭ malbonaj kondutoj estas taŭgaj temoj. Multe el ili havas hobiojn; kudrado, komputilado, gimnastiko. Alia diris: ''Sunas, do hodiaŭ bonas, ĉar mi povos iri for. Aŭ: Ve, pluvas, do hodiaŭ malbonas. Kiam sunas, li veturas per sia elektra rulseĝo en la parken. Kiam pluvas li ne emas tion fari. Sinjorino 91-jaraĝa ĉiam petas al mi, ke mi demandu ŝin pri la nomo de la tago. Kelkfoje oni nur volus grumbli pri io, ĉar neniuj aliaj pretas aŭskulti la plendojn.

Ĝis nun, kvankam kelkfoje mi devis kontakti ies familianojn, por ke ili venu prizorgi la malsanulon. Feliĉe neniuj mortis dum mia telefona deĵoro.

Ĉu la situacio en Danio similas al tiu en via lando?

10/04/2012

Kiel eviti militon inter alaŭdoj kaj strigoj?


Ĉu la jeno ne estas universale saĝa? 
Loĝantoj prizorgu la najbarojn! 
Estu trankvilaj kaj ne ĝenu unu la aliajn.

Mi loĝas en relative moderna kaj komforta apartamentaro kune kun kvin aliaj familioj. La najbaraj interrilatoj estas bonegaj: ĉiuj salutas unu la alian, ĉiuj pretas prunti al aliaj ekzemple iom da lakto mankita, neniuj el ni brue festemas kaj eĉ la infanoj estas bonedukitaj.

Tamen ni havas malgrandan problemon; la sonizolo de la konstruaĵo malbonas. Tio signifas, ke oni povas aŭdi ĉion, kiu okazas ĉe la najbaroj. Mi estas kontenta, ĉar neniuj estas kverelemaj, kaj mi jam alkutimiĝas aŭdi iliajn ĉiutagajn sonojn; ĉiuj polvosuĉilas, duŝas, akvopelas la necesejon, rondiras en la apartamento, spektas la televidilon, malfermas la rulkurtenojn kaj la pordojn ktp. Ankaŭ per la sonoj de tiaj okazaĵoj mi multe lernas pri la aliaj loĝantoj.

Mia afabla kaj helpema najbaro havas problemon, kaj mi estas la senscia kulpanto; aŭ inverse.

Hodiaŭ mi hazarde renkontis lin surstrate.

''Saluton amiko, kiel vi?''

''Nu, pli malpli bone, dankon. Mi estas dormema, ĉar mi vekiĝis je la sepa.''

''Ĉu? Ankaŭ mi ellitiĝis je la sepa.''

''Jes, mi scias, ĉar kiam vi malfermis la pordon de la balkono je la 7-a vi vekigis min!''

''Ve, mi bedaŭras!''

''Tio estas via rutino, mi scias. Tamen mi ĉiam enlitiĝas postmeznokte, ĉar mi ŝategas spekti filmojn.''

''Jes, mi scias, ĉar mi povas aŭdi vian televidilon.''

''Ĉu tio estas problemo por vi?''

''Nu, de tempo al tempo. Sed kion ni faru? Ni kulpigu la sonizolon! Cetere mia ĉambroluanto diris al mi, ke orelŝtopiloj perfekte solvas tiajn problemojn. ''

Li silentis, tial mi diris:

''Do amiko, bonan tagon al vi, kaj morgaŭ mi malfermos la pordon je la oka.''

Nu, mi esperas, ke mi memoru la promeson, ĉar malbona estus la eksplodo de milito inter alaŭd(ul)oj kaj strig(ul)oj en tia paca apartamentaro.