8/31/2013

Tuŝo - Fuŝo.

Tuŝo - Fuŝo.


La esprimon 'tuŝo -fuŝo mi  'ŝtelas' de Poul Thorsen, kiu antaŭ 53 jaroj mokis la 'tradician moralon' per sia poemeto ''Tuŝo=Fuŝo''*.


Jen ĝi:

La tradicia moralo
similas al indiko
en ĉiu bakista butiko,
legita ĝis trivialo:
La varojn rigardu sen tuŝo!
Do, eĉ se bolas la sango,
kaj eĉ se klakas la lango,
nur gapu, kaj glutu la akvon de l' buŝo!


Antaŭ kelkaj tagoj vizitante la artmuzeon de Louisiana en la nordselanda urbeto de Humlebæk (Humlebek) mi rememoris tiun, kiam mi ekvidis la jenan.




Kvankam la artaĵo ne multe plaĉis al mi, mi kaprice volis tuŝi ĝin. Tamen estis klare skribate angle kaj dane:''Bonvolu ne tuŝi ĝin''.

 Jen la dilemoj:

1. La frustracio de obeema sed scivelema rigardanto; ĉu oni ne konscias, ke eĉ plenkreskuloj ofte estas movsentaj lernantoj?

2. La dilemo de responduloj, kiuj certe volus, ke oni plene aprezu la artaĵon, sed ili  nepre prizorgu ĝian bonstaton.

 Memevidente mi nur fotis ĝin kaj daŭrigante la viziton mi meditis pri la saĝeco de Poul Thorsen.


En alia parto de la muzeo estas portempe ekspocizio de Yoko Ono: Half-A-WIND Show, A Retrospective, (Duonblova Spektaklo Yoko Ono, retrospektivo) (09.06. – 29.09.2013).

Pri la tuŝado la 80-jara Yoko Ono ne estis/estas inhibitulino. Male, ŝi volus, ke ni tuŝu la jenajn artaĵojn.












La invitilo multe ekpensigis min, ĉar mi ne plu estis tuŝema! Verdire estis al mi defio tuŝi la ŝtonan modelon de nuda homo. Ĉu mi estas pruda? Ne, sed mi estas diskretema, kaj mi supozas, ke metafore tuŝeco-fuŝeco, kiun mi ankaŭ 'heredis', malhelpas al mi interrilati kun homoj (ĉu?) el aliaj kulturoj,  kiuj malplie timas la tuŝadon; ili nature gestas kaj tuŝas unu la alian dum ekzemple vigla konversacio.

 Nu, la bona arto devas esti provoka, kaj mi estis provokata.


P.S.Post la vizito ekstere de la muzeo mi mallonge staris ĉe la bushaltejo, tie iu sidantulo barakadis sin per biciklo.


 Mi demandis min, ĉu li timis, ke iu malbonŝance postulemus: '' Ĉu vi permesas al mi, ke mi eksidu apud vi? Imagu, se tiu hazarde sidus tro proksime al mi.'' Mi pensis: la benko ampleksis por pli ol unu persono. Se pluvus, mi petus al li la komplezon, sed belas, baldaŭ venos la buso''. Mi nur silente meditis pri kio kredeble dirus Poul Thorsen pri tia ridinda situacio.



* Tiu poemo aperis en la poemaro de Poul Thorsen 'Pluk'.



 Eldonite de Dana Laborista Esperanto-Asocio Arhuso 1960. Kovrilo, titolpaĝo kaj vinjeto de Erling Höfft.( La ISBN-numero ŝajne mankas.)


4 comments:

inga johansson said...

En mia bretaro mi trovis GRUK /Kumbel tradukita de Poul Thorsen. Centra Dana Esperantista Ligo 1956.
Copyright 1956 by Piet Hein, Copenhagen
72 p.


Averto - Ne trancxu la pagxojn!

Mi ne faris. iama kosto 3.43 (mi ne scias kian valuton)
Mi akiris la libron 1973, gluetikedo kun mia tiama adreso.

Unknown said...

Ĉu vere, vi neniam tranĉis la paĝojn :-)?
Pluk enhavas nur E-ajn poemojn,kaj pluraj el ili certe estis inspiritaj de travivaĵoj inter esperantistoj ĉi-tie.

inga johansson said...

Ne endas tranĉi la paĝojn, ĉar inter la paĝoj estas nenio, la libro estas strange bindita kaj je dorso malbone gluita, tiel ke kelkaj paĝoj jam forfalis.
Tamen mi trovis bonan grukon je paĝo 9

Arto de korespondado

Homoj duspecaj
faras blokadon
malebligante
korespondadon.
Unu principe
reagon ne montras,
kaj la alia
tro tuje respondas.

Unknown said...

Ho kia fuŝlaboro! Dankon pro la gruko.