9/23/2015

Al la afero!



Nia celo estis, estas kaj estos la kolektado de 11,000 eŭroj.

 Prefere antaŭ la mezo de Oktobro 2015. 

 

Tiu monkolekto estas por la financado de la 3-a akvo-projekto de Kamparana Solidareco en la urbo de Kalima, Maniema Provinco en DR-Kongolando.


Sube estas mapo, kiun mi fotis en Louisiana Artmuzeo en Danio. Temas pri la trinkakva situacio en Afriko. La plej malhelruĝaj eroj estas tie, kie la plej malmulte da la enloĝantoj havas salubran akvon - t.e. inter 2 kaj 37%. 
Jen la situacio en Kalima. 
Tie nur 10 procento da la enloĝantoj havas aliron al pura trinkakvo.

 



Se vi ne jam estas informata pri la projekto, kies celo estas la plibonigo de la situacio,  ties informo legeblas en la dekkvino da blogeroj pri la temo, kiujn mi ĝis nun aperigis en tiun blogon.



 
Jen la situacio ĝis nun:

Privataj donacoj: 1,885 eŭroj.
Fondusoj : 5,000 eŭroj.
Promesoj : 3,531 eŭroj. (Ni fidas la promesantojn)
Entute 10,416 eŭroj

Tial mankas al la kolekto 584 eŭroj.


Por unu persono 584 eŭroj estas granda sumo. Sed se sesdeko da personoj pagus po 10 eŭrojn la kolekto plensukcesus.

Se ni kolektus la monon Komparana Solidareco konstruus  akvo-kranaron simile al tiu, kiun ili konstruis decembre 2014. 
Post la konstruado 4,800 personoj trinkos sanan akvon.



Se ni ne sukcesos, 4,800 personoj daŭre trinkos malsanigan akvon de tiaj fontoj - vidu sube.



Kontribuoj grandaj aŭ malgrandaj estas bonvenaj. 

Bonvolu enpagi ilin en la UEA- konton: avex-z





1 comment:

Manfred said...

Kara Betty, mi ghojas ke la akvo-projekto iras antauen, kaj tiel estas mozaikero por la tutmondaj evoluo-planoj de UN pri 2030.