10/13/2012

Ĉies rubaĵoj estas ies trezoroj.


Malgraŭ la ekonomia krizo ni aĉetiĝas kaj forĵetiĝas. Ne nur temas pri la malnovaj vestaĵoj aŭ mebloj, kiujn ni forĵetas, temas pri la amaso da plastaj pakumoj, kiujn aĉetantoj ne povas ĉiam eviti. Ne ĉiu pripensas la ĝustan manieron forĵeti aŭ reuzi la plastaĵojn, tial niaj ĉirkaŭaĵoj malbeliĝas. Jen foto de loko en mia urbo.



Antaŭ kelkaj tagoj aperis inspira foto en Fejsbuko.


 Jen la 11-jara Martin de Nederlando, kiu estas energia kolektanto de plastaj rubaĵoj. Pro la diligenta kaj utila laboro la loka gazeto honoris lin per longa artikolo.



 En la kvartalo oni dankeme nomas lin 'plastik Martin'.

 Laŭ la informo de la patrino (Katalin Kovac):

''Ni klopodas maksimume redukti la uzon de plastaj sakoj. Mia fileto, 11-jara cxiun duan mardon kolektas plastajn rubojn kaj plenigas per la sakoj nian aŭton, kiun ni veturigas al la kolektejo. Lia nomo en la strato estas Plastic Martin. La najbaroj honoras lin per po 30 cendoj kontraŭ tiu laboro. Jen eduko protekti la naturon kaj kolekti semajne ĉ. 5 eurojn da poŝmono.''


Vivan Sundaram estas unu el la 13 artistoj el Hindujo/Barato, kiuj prezentas ekzemplerojn de siaj artaĵoj en la ekspozicio Hindujo Nuntempe okazante en Arken dana muzeo de nuntempa arto inter la mezo de aŭgusto ĝis la mezo de januaro 2013.




Per siaj artaj projektoj Vivan Sundaram aktive rilatas al la problemo forĵetaĵa en New Dehli, Hindujo. En tiu  video li i.a. diras:

''Dehli estas urbo, kie la riĉuloj konstante pliriĉiĝas kaj la malriĉuloj konstante malriĉiĝas. Inter 100,000 kaj 120,000 rubaĵkolektistoj, kiuj bone konscias pri la valoroj de la forĵetaĵoj, purigas, ordigas kaj vendas ilin i.a al mi (Vivan Sundaram). ''

En la ekspozicio videblas: skulpturaj rubaĵvestaĵoj, video pri grandega rubaĵkonstruaĵo en Delhi kaj rubaĵbildoj.

 Jen skulptaĵo farita de enaj pneŭnatikoj biciklaj.


 Jen skulptaĵo farita de forĵetitaj mamzonoj.


 Mi demandas min, kiom da ladskatoloj estas ĉi-tie?



Feliĉe troviĝas aliaj  homoj, kiuj ankaŭ kreeme kontraŭstaras la malŝparon da riĉfontaĵoj, kiu ŝajnas esti tutmonda problemo. Rigardu ekzemple tiun foton de tri metra mistika kaj recikebla drako en Parizo. (Foto Katalin Kovac)

3 comments:

BlogoKa said...

Kara Betty, dankon pro via mencio pri ni kaj nia por-media familia agado. Gratulojn pro la interesaj blogaĵoj. Dauxrigu. Amike, Katalin

Unknown said...

Kara Katalin, koregan dankon pro la kuraĝigo! Martin estas rolmodulo; gratulegojn! Amike Betty

Blogdopaulo said...

Tre eduka blogajho. Infano donas belan ekzemplon kaj artisto sentigas kaj pensigas.