10/28/2012

Ĉu ni forgesas kial ni festas?








Novembro estas la komenco de la malluma kaj malvarma sezono en Danio, tial oni kaptas ĉiajn ŝancojn pliagrabligi la iom malgajajn tagojn. Ekzemple la 10-a de novembro danoj festas la vesperon de Marteno, danlingve Mortens Aften. Eĉ se multe el ni ne multe scias pri la radikoj de tiu festo, ni tradicie festos ĝin. La jena konversacio, kiu estas tute fikcia, povus esti sufiĉe realisma.

''Morgaŭ estos festtago, do ni festu!
Kia festtago?
La vespero de Marteno. Ĉu vi ne memoras la lastjaran feston?
Ho jes, nun mi memoras. Kiel ni festu?
Jen festo, ni manĝu!
Bone, sed kion ni manĝu?
Kia stulta demando! Kompreneble ni manĝos rostitan anason. Jen tradicio, ĉu ne?
Sed Panjo, kial ni devos manĝi rostitan anason? Mi preferus manĝi picon. Cetere, kiu estis tiu ulo Marteno? ''

Kiu estis Marteno kaj kial oni kutime elektas manĝi rostitan anason ĉijare la 10-an de novembro?

Morten estas la dana nomo de Sankta Marteno de Turo en Francio, kiu verŝajne naskiĝis en la jaro 316. Marteno estis filo de roma tribuno, kaj 15- jaraĝe li fariĝis soldato en la roma armeo en Gaŭlio. Post trijara servado li decidis forlasi la armeon pro sia kristaniĝo. Dum kelkaj jaroj li estis misiisto en Ilirio, kaj pli poste li vivis kiel ermito. En la jaro 361 li fondis la unuan monaĥejon en Gaŭlio ricevante la kromnomon Gaŭlia Apostolo. Li poste fariĝis Episkopo de Turo. Marteno ankaŭ etendis sian mision al la danuba region. Episkopo Marteno mortis dum misia vojaĝo en la jaro 397, kaj oni sanktigis lin en la jaro 659.

Ekzistas multe da legendoj pri Sankta Marteno, ekzemple ke li kuracis lepron per kiso kaj li revivigis mortintojn. Sed verŝajne la plej fama legendo temas pri lia malemo fariĝi episkopo. Laŭ la legendo la aŭtorituloj ekleziaj en Turo postulis al li, ke li episkopiĝu, sed li neis, forkuris kaj kaŝis sin en anserejo. Tamen la anseroj indignis pro lia intrudiĝo.Tial ili ekgakis. Aŭdante la bruegon la postkurantoj de Marteno eniris la anserejon kaj kaptis lin. La pia sed malambicia Marteno do senvole fariĝis espiskopo. Oni supozas, ke pro tio li decidis eterne puni la perfidajn anserojn per la postulo, ke oni manĝu anseraĵon okaze de Vespero de Marteno. Tamen nuntempe okaze de la festvespero danoj manĝas anasojn, kiuj ja estas malpli grandaj kaj malpli multekostaj.

Interese estas, ke la nomfrato de Sankta Marteno, Marteno Lutero naskiĝis la 10-an de novembro 1483. Supozeble pro tio, eĉ post la reformacio oni daŭre festenis la datrevenon.

La religia aspekto de la festo ne plu gravas ĉi-tie. Tamen kiam blovas, neĝas kaj mallumas, kial ni ne spertu plezuran ĉe-estadon kune kun familianoj kaj amikoj manĝante bongustan rostitan anason?

P.S. 11.11.2012. Katalin Kovac rakontas  alian legendon pri Sankta Marteno.


5 comments:

Marianne said...

Vi tre pravas, Betty, oni ŝatas havi la liberajn tagojn sed oni ne plu memoras la kialon. Estas preskaŭ la sama kun kristnasko intertempe, ĉu ne?

Unknown said...

Jes Marianne,vi pravas, tiel kiel Kristnasko.

BlogoKa said...

Dankon, Betty. Mi aldonas ankaux cxi tie la ligon al mia teksto. Fakte Laux ni St. Marteno naskigxis en Savaria, en la urbo, kie mi antauxe logxis kaj laboris en Hungario. nuntempe Szombathely kaj estas en kripto en Tours. Mi bone konas ambaux lokojn akj pro franca edyo nia filo estas Marteno.

BlogoKa said...

http://www.edukado.net/instrumaterialoj?iid=23478 jen la ligo

Unknown said...

Dankon pro la aldono de la artikolo al edukado.net, Katalin! Interese estas, ke tiom da landoj dividas la kulturan heredajxon de la episkopo, kaj ankaux via filo ricevis sian nomon memore de li.