10/20/2012

La loko ktp.



Antaŭ kvin jaroj vizitante la Esperanto-klubon en Londono mi rakontis pri (laŭ mia opinio) interesa projekto en Kopenhago.

Unu el la plej nekutimaj Esperantaj agadoj en Kopenhago okazis antaŭ ses monatoj. Du artistoj Olaf Olsen kaj Daniel Salomon verkis Esperantan teatraĵon, kiu temas pri tipa situacio en oficejo. Kaj la artistoj kaj la rolantaro devis lerni Esperanton por plenumi tiun projekton. Oni televidigis la teatraĵon, kaj ĝi poste estis dissendita en televido. Olaf kaj Daniel skribis pri sia projekto:

''Ni ekhavis nian unuan ideon labori kun Esperanto en Septembro 2003. Ni volis fari Esperantan sitkomon (serikomedio). Ni interesiĝis apliki tiun ĉi idealisman kaj nacie sendendan lingvon al la fama formato de la populara kulturo.
Antaŭ ni povis komenci, ni devis lerni la lingvon kaj klopodi ekpensi kiel Esperanta universo povus aspekti. En Septembro 2005 ni surbendigis la unuan epizodon de la unua Esperanta sitkomo en la mondo.

Jen ties antaŭfilmo.

La Loko plivastiĝis al multaj aliaj projektoj. Ekzemple nia Esperanta rapidmanĝejo OVO aux la Taja – Esperanta Amikeco-Konferenco kiun ni organizis antaŭ nelonge en Bangkoko.



Nuntempe ni kampanjas por ke Esperanta futbalteamo partoprenu en la kvalifikoj de la Monda Kopalo. La kampanjo atingos sian maksimumon en la somero de 2006 dum la Monda Kopalo en Germanio.''

Ekde tiam mi preskaŭ forgesis pri ilia projekto. Sed antaŭ hieraŭ iu demandis min pri kio ili nuntempe faras. Kvankam pri tio mi ne povis respondi Guglo estis kiel ĉiam pli bone informita. La projekto pri la loko ĉesis antaŭ kelkaj jaroj. Laŭ Sam Green Olaf Olsen kaj Daniel Salomon ambaŭ havas novajn ideojn.

La aktuala projekto de Daniel Salomon estas Senacia Banko, kies celo estas la solvo de la internacia monkrizo. Nu, kial ne? Nenies politikistoj jam sukcesis solvi la problemon, do eble lia inicio estus pli efika. Li fakte kreis novan valuton por la tuta mondo kiun li nomis ' 'la mono-n' . Laŭ Daniel Salomon la komplika multvaluta sistemo internacia estas multekosta kaj malstabiliga ŝarĝo por la ekonomio de la mondo. La unuobla mondvaluto de Sennacia Banko faros aliajn valutojn arkaikajn.

 La avantaĝoj de Mono estos:
Ne plu da fremdvaluto-transakciaj elspezoj.
Ne plu da valutaj varioj.
Ne plu da valutaj krizoj.
Pli malaltaj tutmondaj interezaj procentoj.
Kresko de internacia komerco.
Pli da internacia egaleco.






2 comments:

Blogdopaulo said...

Fakte nekutimaj Esperantoiniciatoj! Chu daüre fareblaj? Chu la afero pri mono ne estas tre komplika?

Unknown said...

Saluton Paulo, verŝajne la afero pli la mono estis tro komplika. Mi havas la impreson, ke li celas esprimi dezirojn pri alternativa mondordo. Li estas artisto.