10/09/2012

Vivu sole, mortu sole!



40% da danoj loĝas sole.
Se oni vivas sole, oni riskas sole morti.
Laŭ informo de Ruĝa Kruco 10% da danoj sole mortas , t.e. proksimume 5500 jare. 

Ruĝa Kruco kaj aliaj bonfartaj asocioj ofertas prizorgajn kontaktojn al solaj loĝantoj. Volontuloj ĉiu-tage telefonas al tiuj, kiuj volus la servadon.

 Mi iĝis volontulo aŭtune 2003. Ĉiu tria semajno mi frumatene telefonas al naŭ sole loĝantaj maljunuloj; la plej aĝaj naskiĝis en 1921 kaj la plej juna en 1935. Ili estas memstaraj, sed se iu dumnokte malsaniĝus aŭ mortus, grave estus, ke iu scius pri tio kaj venigus la kuraciston. Tial kvankam ili preferus esti memstaraj, pro la sekureco ili elektas la matenan telefonadon.

 Ĉu ili ne havas parencojn? La plimulto havas familianojn, tamen ili ial preferas, ke fremduloj respondecas pri la matena telefonado.

Pri kio ni konversacias? Dependas de la persono. Kelkaj el ili havas hundojn, kies sanstatoj kaj bonaj aŭ malbonaj kondutoj estas taŭgaj temoj. Multe el ili havas hobiojn; kudrado, komputilado, gimnastiko. Alia diris: ''Sunas, do hodiaŭ bonas, ĉar mi povos iri for. Aŭ: Ve, pluvas, do hodiaŭ malbonas. Kiam sunas, li veturas per sia elektra rulseĝo en la parken. Kiam pluvas li ne emas tion fari. Sinjorino 91-jaraĝa ĉiam petas al mi, ke mi demandu ŝin pri la nomo de la tago. Kelkfoje oni nur volus grumbli pri io, ĉar neniuj aliaj pretas aŭskulti la plendojn.

Ĝis nun, kvankam kelkfoje mi devis kontakti ies familianojn, por ke ili venu prizorgi la malsanulon. Feliĉe neniuj mortis dum mia telefona deĵoro.

Ĉu la situacio en Danio similas al tiu en via lando?

6 comments:

Blogdopaulo said...

Tre pensiga afero. Chu evitema estas la familio aú la solulo mem!
Kiom da solecaj homoj!

Unknown said...

Kelkaj el ili estas ne solecaj, ĉar ili havas kontaktojn amikajn/familiajn. Tamen ĉar ili ne volas ĉiutage ĝeni ilin, ili preferas, ke fremdulo kontrolas ilian bonfarton matene. Tamen kelkaj el ili ne plu havas familianojn aŭ geamikojn. Ŝajnas al mi, ke la 'fortuloj' elektas nian servon, kaj la 'malfortulaj soluloj' ne emas elekti ĝin, kaj tiuj mortas sole, kaj ofte najbaroj dum longa tempo rimarkas nenion.

Unknown said...

La jenan komenton skribis ĉina amiko skajpe:'' ankaŭ en mia lando pli kaj pli multaj maljunuloj sole vivas ,ĉar iliaj geamikoj loĝas kaj laboras en aliaj regionoj ,
Ĝi jam fariĝas socian problemon grandan tamen solvindan.Feliĉe
la ĉina registaro jam donas sian grandan atenton al tiu problemo.''

Anonymous said...

Mi jam skribis dufoje kaj ne povas publikigi

Anonymous said...

Ho, nun ĝi publikiĝis kiel "Anonymus". Mi ne tro scias kiamaniere uzi tiun comment, kiamaniere ĝin sendi. Mi ne estas anonymus, mi estas Dorota. Responde al via demando, Betty, en Pollando, kiel en la tuta Eŭropo kreskas problemo de maljunuloj. Kaj ĝi kreskos plu. Iam vivis multgeneraciaj familioj, en kiuj maljunuloj havis sian lokon. Nun, precipe en Eŭropo, en t.n. Okcidento regas "kulto" de juneco. Esti maljunulo estas honto. En la orientaj, aziaj kulturoj ankoraŭ oni estimas maljunuloj. En mia lando diversamiere estas solvata problemo de maljunuloj. Se iu ne plu povas mem zorgi pri si, funkcias t.n. socia servo, kiu prizorgas majunulon en lia propra hejmo. Al ties devoj apartenas: helpo pri purigado de loĝejo, helpo pri aĉetoj, pri higieno de maljunulo, eĉ kuirado, se estas bezonata. Tiu servo estas pagata ne multe, iu procento de rento (emerituro). Estas specialaj domoj, kie oni povas lokigi maljunan homon. Sed oni devas longe atendi por tia loko. Krome malmultaj maljunaj homoj, se ankoraŭ estas konsciaj, emas translokiĝi. Estas tia proverbo: Maljunaj arboj oni ne transplantas. Same estas kun maljunaj homoj. Kvankam povas okazi, ke iu elŝatos vivi en komuna domo, ne sola. Bedaŭrinde en tiuj komunaj domoj ili ne havas apartajn ĉambrojn, vivas en unu ĉambro du, tri personoj. Do, la solvo dependas de multaj faktoroj. Se familio estas sufiĉe riĉa povas lui personon, kiu zorgas pri maljunulo, sed tio estas sufiĉe multekosta. Mi mem dufoje volontule zorgis pri du virinoj. Unu estis mia konatino, kiun mi vizitis ĉiusemajne por ke ŝi povu rakonti al mi pri ĉio kaj nenio, ni babiulis pri diversaj aferoj, de tempo al tempo ni promenis. Ŝi ne plu vivas. La alia vivas, sed iu aĉetis ŝian domon "kune kun ŝi" kun promeso zorgi pri ŝi. Kaj fakte la homoj estas bonkoraj por ŝi (ĉar ne ĉiam tiel estas)kaj al ŝiaj katoj. Ili permesas, ke ŝi plu havu kelkajn katojn, eĉ faris por la katoj specialan benkon sub la fenestro(ekstere de la domo)por ke la katoj povu pli facile salti sur fenestran breton. Ili estas alkutimiĝintaj tiamaniere eniri kaj foriri el la ĉambro.
Mi mem timas kadukan maljunecon ...

Unknown said...

Saluton kara Dorota, koregan dankon pro la ampleksa respondo.

Ankaŭ en Danio la komunumo respondecas prizorgi malfortajn maljunulojn. Sed la komunumo estas ŝparema, ĉar la maljuna loĝantaro konstante kreskiĝas.Maljunuloj estas devigitaj resti en propra hejmo tiom longe kiom eble.