10/15/2011

Omaĝo al forgesita tradukanto.



Solen er så rød, Mor./ Panjo, tag' foriras.
de:
Tradukis: H.P. Frodelund.

Panjo, tag'foriras.
Ĉiel ruĝiĝas nun;
Bonan Nokton diras
Kaj mortas jen la sun'.
Vulpo iras en malhel',
Ĉu ŝlosis vi, patrin'?
Jen Venu al la litpanel'
Kaj kantu dormen min.

Panjo, ĉu ne limo
Ekzistas de l'ĉiel'?
Jen en malproksimo
Briletas klara stel'.
Eble knabo tie nun
Rigardas tien ĉi.
Ĉu nun li enlitigas sin
Kaj dormas kiel mi?

Panjo, nin ĉirkaŭas
Mallumo tute nun.
Jen katet'miaŭas.
En flava bril' de l' lun'.
Mevoj havas en malhel'
Ne hejmon kiel mi.
Jen kantas steloj de l'ĉiel'.
Kaj nun ekdormas mi.





Harald Bergstedt (1877 – 1965) estis la kromnomo de Harald Alfred Petersen, kiu verkis la poemon, Panjo Tag' foriras. Bergstedt estis dana verkisto, dramisto kaj poeto. Kvankam li plejparte verkis por plenkreskuloj, kaj lia ĝenro estis ĉefe satira, li ankaŭ verkis poemojn por infanoj. Tri el ili, inklusive tiun ĉi, estas ankoraŭ ŝatataj en Danio.

Kiel verkisto ktp li estis ŝatita persono, tamen el politika vidpunkto li fi-fiaskis. ĉar dum la okupacio (1940 - 45) li laboris por la nazia gazeto 'Fædrelandet'. En la jaro 1946 pro tia kunlaborado kun la nazioj oni enkarcerigis lin dum du jaroj.

La melodio de la kanto komponis la fama dana komponisto Carl August Nielsen (1865 – 1931).


La tradukisto de la kantaĵo estis H.P.Frodelund.Tamen kiu li estis?

Mi jam demandis kelkajn el miaj samlandanoj pri li, tamen ĝis nun neniuj povas doni al mi informojn. Per retesploro mi trovis informojn pri iuH.P.Frodelund, kiu kompilis Dana-Interlinguan vortaron. Jen mistero! Ĉu la tradukisto de la bela kanto kabeis, aŭ ĉu li estas nur nomfrato de la esperantisto H.P. Frodelund?

Kvankam tiom da esperantistoj jam dediĉis la libertempon Esperantigi popolajn kantaĵojn ktp ofte oni forgesas ilin, kaj unu el la forgesitaj estas H.P.Frodelund.

Mi omaĝu lin kaj ankaŭ mia samlandano kaj samideano Lars Kromann, kiu  jam kolektas multajn belegajn tradukaĵojn de la dana kantaro.



2 comments:

Jens SL said...

H.P. Frodelund ne estas tiel kutima nomo, do sendube estas la sama persono. Tuj post la milito li eldonis tradukon el H.C. Andersen "La malbona suvereno" (Den onde fyrste), presitan kun h anstataŭ la supersignoj.

Unknown said...

Dankon Jens pro la informo.