9/30/2012

'Evidentiĝas, ke Esperanto estas utila!'


Lastatempe mi hazarde renkontis junan esperantiston. Li estas bonega parolanto de Esperanto, kiu memstare lernis la lingvon studante la lernolibron de iu parenco, kiam li havis dek-unu jarojn. Tion li decidis pro la scivolemo kaj la amo de fremdaj lingvoj.

Iom provokeme mi demandis al li, kio estas la valoro de Esperanto? Li respondis: ''Evidentiĝas, ke Esperanto estas utila. Per Esperanto mi ekkonas multe da homoj kaj mi vojaĝas interese kaj senpage per Pasporta Servo.''

Ĉu vi membriĝas en klubo, aŭ ĉu vi pripensas fari tion? Mi iam membriĝis en klubo, kaj mi eĉ partoprenis kelkajn kongresojn.

Kion vi opinias pri la movado? Li longe pensis pri la demando, tiam li diris:
''Ŝajnas al mi, ke en Esperantaj revuoj oni tro multe parolas kaj skribas pri la Esperanta movado. Pli bone estus diskuti aliajn temojn Esperante. En anglaj revuoj ekzemple oni ja malofte skribas pri la ecoj de la angla lingvo, oni simple uzas ĝin! Verdire Esperanto estas por mi precipe bona komunikilo, kaj mi ne tiom interesiĝas pri movadaj aferoj.''

Germana aktivulino de 'Amikoj de la terglobo', kiu ne scipovas Esperanton, ankaŭ ĉe-estis kaj kapjesante aldonis la informon, ke ŝi de tempo al tempo spertas, ke kelkaj el ties aktivuloj komunikiĝas Esperante. kvankam la hejmpaĝo de'Amikoj de la terglobo', ne estas esperantigita.  . Eble ili estas 'movadanoj' aŭ eble ili estas simple personoj, kiuj jam spertas la valoron de Esperanto kiel komunikilo.

Mi kantas en internacia virinĥoruso kies nomo estas Verdens Sirener/ Sirenoj de la mondo. Ni ĉiuj enkondukas kantojn de niaj landoj el kulturoj. Miaj kontribuoj estis la angla popolkanto 'Blow the wind southerly' (Blovu la venton suden) kaj la Esperantan kanton 'Rankvarteto'. La lastmenciata kanto estis bone akceptita de miaj samĥorusanoj, kaj ni sufiĉe ofte kantas ĝin okaze de koncertoj. Ĉiam la estrino de la ĥoruso positive prezentas ĝin. Dirante, ke kanto Esperanta taŭgas por ĥoruso internacia, tiel agnoskante la fakton, ke Esperanto estas utila en tiu-ĉi situacio.


Oni ne scias, ĉu la bonega parolanto de Esperanto iam decidos movadaniĝi, tamen certe li daŭre profitos uzante ĝin. Ankaŭ la plezuro kaj la profito estos bonaj reklamiloj. Ĉu kelkaj el la aliaj menciataj personoj decidos lerni la lingvon? Eble tio dependos de la avantaĝoj anticipitaj pli ol ia idealismo. Oni ne lernas aliajn lingvojn pro idealismo,  oni lernas ilin pro la utileco.

P.S. Jen la angla kanto, kiun mi enkondukis.


1 comment:

Blogdopaulo said...

Pensigajn komentojn pri la E-movado faris la junulo. Mi shategis la finan kanton: bela kanzono, firma vocho kaj charma kantistino sur la fotoj!