9/19/2012

Iom pri inspira prelego.


La 17-an de septembro 2012 membro de la kopenhaga klubo Eugenius Rybarczyk entuziasme rakontis al ni pri la vivo de la eminenta romantisma poeto pola Adam Mickiewicz kaj ties fama epopeo 'Sinjoro Tadeo'. 


Ia ajn rakonto por esperantistoj pri la verko nepre enhavus informojn pri la tradukinto Anton Grabowski. Tial Eugenius ne forgesis informi nin pri li.

Plurfoje Eugenius diris, ke li ne volus tedi nin. Mi ĵuras vin, ke li tedis neniujn. Male ni estis dek partoprenantoj, kiuj tiel ĝuis lian prelegon, ke ni decidis legi la poemon Sinjoro Tadeus. Kvankam ne ĉiuj posedas la verkaĵon, pruntedononte aŭ rete legonte tiun, ni certe povos atingi la celon.

Spektante la videon vi certe tuj volos legi la poemon.





2 comments:

Blogdopaulo said...

Tre objektiva kaj erudicia prezento de la klasikajho en Esperanto. Mi emas repreni la libron kaj eklegi ghin!
Disvatiginda blogajho!

Anonymous said...

Kara Paulo, la libro estas vere leginda, kvankam por eksterlandano iom malfacile komprenebla. Sed la sinjoro Rybarczyk bonege prezentis fonon de la okazintaĵoj de la libro.
Mi rekomendas. Mi kompreneble legis ĝin ne nur unufoje kaj pollingve kaj esperante.

Dorota