9/14/2012

Pri malkutima servo.



Dum multaj, multaj jaroj mi estis dungata kiel pedagogo en dana infanĝardeno, kaj
mi certigas vin, ke sen infanĝardenoj Danio ne funkcius. Gepatroj kaj ofte geavoj  profesie laboregas, tial ili ofte bezonas la servojn infanĝardenajn ekde de la 6-7-a matene ĝis la 16 – 17a posttagmeze. Pedagogoj kaj aliaj gevartistoj estas laboremaj, kreemaj, pragmatemaj kaj modeste salajritaj.

Pro tio, kiam mi hodiaŭ legis artikolon de BBC pri praktika ideo elpensita de iu vartistaro dana, tiam mi decidis rakonti al vi pri ĝi.

Dana vartistaro proponas al gepatroj la libertempon, por ke ili faru bebojn.

La vartistaro de infanĝardeno en la norda parto de Fueono jam promesis du horojn da senpaga infanprizorgo, por ke la gepatroj havu la tempon fari pli da gefiloj.

Dorte Nyman, la estrarino de Infanĝardeno Herbsaltula informis al ĵurnalisto de BBC, ke la manko da infanetoj menacos la estontecon de hjemurbaj infanĝardenoj.

Ŝi antaŭvidas, ke preskaŭ duono de la familioj akceptos la proponon. 
''42 infanoj frekventas la infanĝardenon, kaj ni ĉiŭn-vesperon prizorgos 20 infanojn.
Tamen, ŝajnas ke, ne ĉiuj intencos uzi la libertempon por la celita projekto. Multe el ili diras: Niaj infanoj venos festi, sed ni nasku ne pli da infanoj!''

Dorte Nyman plue informis la ĵurnaliston ke:

'' ŝi regalos la infanojn per vespermanĝo, muzikumado kaj festo. Se kelkaj infanoj demandos pri kio faras panĵo kaj paĉjo, la plenkreskuloj diros, ke ili bezonas libere interparoli.''

La personaro de ses aliaj infanĝardenoj en la kvartalo ankaŭ proponas al la  gepatroj la saman servon. Tamen evidente nur por unu nokto. Se la plano estos sukcesa, ili denove intencos proponi al la gepatroj similan vesperan aranĝon.

La vartistaro volas atentigi la malkreskon da naskoj kaj samtempe ili volas tiel plibonigi la situacion.

Pri la naskiĝokvanto Dana. Tiu estas la 185-an malaltajn el 221 landoj en la tuta mondo. Se la maljuna loĝantaro daŭre kreskas, finfine Danio ne kapablos prizorgi pensiulojn kaj aliajn civitanojn, kiuj bezonas la prizorgadon de la ŝtato.

Laŭ la informo de Dorte Nyman alia problemo krom la malgranda naskiĝokvanto estas la malkresko de komunumaj subvencioj.

''Sen mono ni ne povas bone prizorgi la infanojn, kaj se ne estas sufiĉe da infanoj, niaj vartistoj senlaboriĝos.''





3 comments:

Blogdopaulo said...

Tre interese. Dum en la tria mondo troas infanoj, en Danujo ili mankas.

Unknown said...

La manko da infanoj estas trista signo pri la malbonfarto.

AN Jinsim said...

En koreio pro manko de infanoj pli kaj pli malpliiĝas la elementa lernejo. La problemoj estas profundaj. Multaj el gejunulo ne plu intereiĝas pri geedziĝo, nasko de bebo. Mi timas la rapidecon de la tiu fenomeno socia. Kara Betty dankon pro via skribaĵo.