9/16/2012

'Fungojn kolektu post pluvo'





Hieraŭ survoje al la elirpunkto de nia ekskurso mi legis la jenan frazon de la romano ''Kumeŭaŭa la filo de la ĝangalo'', verkita de Tibor Sekelj):
''La maljuna indiano Maloa diri:''Fungojn kolektu post pluvo, bestojn ĉasŭ frumatene!''



Kia tiucela! Ĉar ni estis dek kopenhaganoj kiuj ekskursis al Svedio, por ke ni vizitu du svedajn esperantistojn, kune kun kiuj ni penos kolekti fungojn en arbaro proksime de ilia hejmo. Ĉu mankas al ni arbaroj en Danio? Ne, sed la svedaj arbaroj estas pli vastaj, pli defiaj kaj pli sovaĝaj ol la danaj. Mi kuraĝas iom troige diri, ke tie mi, kaj eble aliaj, povas imagi travivaĵojn en malproksima praarbaro, kiun verŝajne ni neniam spertos.



Tri tagojn antaŭ la ekskurso Ursula, unu el niaj gastigantoj, skribis al mi, ke ŝi dubas, ke ni trovu fungojn en la arbaro, ĉar pro manko da pluvo la arbaro estas seka. Sed tagon antaŭ la ekskurso pluvegis, tial legante la aserton: ''Fungojn kolektu post pluvo'', mi demandis min, ĉu la sageco de Maloa ankaŭ taŭgas en Svedio?

Laŭ niaj hieraŭaj spertoj jes! La fungoj amasiĝis en la arbaro.




Planinte la ekskurson pluraj amikoj koŝmare avertis nin pri venenaj fungoj, kaj ni iomete nervosiĝis pri la konsekvencoj. Tial ni estis singardaj.




Ursula, Michaelo kaj Zita estas spertuloj pri fungoj, kvankam ili ne ĉiam akordiĝis pri la bonaj kaj la malbonaj specoj. Tial ni decidis kolekti nur tiujn, kiuj estis aprobitaj de ĉiuj spertuloj.





Post duhora plezura vagado en la arbaro ni revenis al la hejmo de Ursula kaj Tomaso, kie post la manĝado de bongusta ruĝbeta supo kaj la lernado kaj kantado de kanto pri fungoj ni eklaboris.



 La ĉefa fungspertulo diplomiĝita, Mikaelo kontrolis la rikolton, tiun Zita rekontrolis kaj lavis. Post kiam mi tranĉis la fungojn kaj Ursula fritis ilin.







Finfine ni manĝis la bongustan pladon.



Cetere kvankam ni multe ŝercis pri lastaj komunioj, testamentoj ktp, hodiaŭ, almenaŭ laŭ mia scio, ĉiuj partoprenintoj bone fartas.


3 comments:

Blogdopaulo said...

Ne nur la fungoj, sed precipe la kamaradecan etoson vi gustumis... Gratulon!

Unknown said...

Jes Paŭlo, ĝuste! La plej grava eco estis la agrablan kaj kamaradecan etoson. Dankon pro la komento.

Aradie said...

Kara Betty, fotojn estas habilidosa kaj kreativa. Kion ni faru sen vi? Estas tra tian aktivan kaj gajan esperantistinon kiel vi estas, kunvenanoj estas memorindaj, kaj plej grave, alportas popolon. Dankon! Kaj dankon ĉiuj por mirindan tagon kaj, speciale, Ursula, por ŝian varman bonvenon!
Zoia