9/06/2012

Artaĵoj belas




Ofte mi vagadas en la strandparko proksime de mia hejmo. Hodiaŭ belas, tial mi decidis ne nur vagadi, sed ankaŭ ripozi tie.



Eksidinte sur benkon mi komencis legi libron. Post iom da tempo preterpasanto haltis,  kaj ni komencis babili:


''Kia belega vetero! Post tia malbela someraĉo, ni meritas ekvidi la sunon, ĉu ne? ''
''Certe, sed hodiaŭ belas, ĉu ne? ''
''Jes, belas, belegas! Ho kaj ni estas ege bonŝancaj, ke ni havas tian belegan naturejon.''
''Jes, konsentite, ni estas ege bonŝancaj.''
''Ĉu vi scias, ke nia strandparko estas artefarita, kaj ĝi estas nur 30-jaraĝa?''
''Jes, sed, ĉiuj jam forgesas pri tio, ni nur ĝuas la belan naturon. ''
''Tamen strange estas, ke malmultaj venas ĉi-tien.''
'' Ne gravas! Plaĉas al mi, ke la parko estas ĉiam trankvila. ''


Jes, nia bela strandparko estas artefarita. Post la 2-a mondmilito oni decidis evoluigi novajn loĝkvartalojn en la okcidentaj antaŭurboj de Kopenhago. Laŭ Køge Bugt-planen (Plano de la Golfo de Køge) de 1961 oni pliigis la fervojsekcion per 9 stacioj ek de Avedøre ĝis Jersie, por ke ĝi servu 150,000 novloĝantojn. Politikistoj decidis, ke ne sufiĉis nur konstrui domarojn kaj stacidomojn, ĉar la loĝantaro ankaŭ bezonis naturejojn, kiuj tiam mankis al la regiono. Tial oni konstruis la strandparkon de la Golfo de Køge, kiu havas artefaritan marbordon 400 – 500 metrojn antaŭ la origina marbordo. La projekto kunportis plurajn avantaĝojn: pli bonan akvon por naĝantoj kaj velmarantoj, kaj ankaŭ sekurigilon kontraŭ diluvo, kiu povus menaci domojn en la malalta ĉirkaŭaĵo. Plue la strandparko, jam iĝas grava naskejo kaj ripozejo de diversaj birdoj kaj multflanka libertempejo por ĉiuj homoj.

Ĝuante la trankvilan promenadon tie, mi meditis pri diversaj aferoj. Inter aliaj, mi pensis jene:
Komence bonfunkcianta strandparko estis ies ideo aŭ revo. Post kiam iuj politikistoj kaptante la ideon devigis fakistojn, ke ili faru planon, kaj aliaj plenumis la planon. La strandparko finfine estis inaŭgurita en la jaro 1980.





Post tridek jaroj birdoj, bestoj, plantoj kaj homoj bonfartas tie, kaj imagu, neniuj kuntiras la brovojn, kiam ili aŭdas, ke la strandparko estas artefarita.




1 comment:

Blogdopaulo said...

Charma teksto, belegaj fotoj. Se oni pligrandigas la fotojn, ili estas ravaj!
Felicha estas homo, kiu vivas apud tia parko.
Mi esperas legi/rigardi aliajn tiajn blogajhojn...
Gratulon!
Paulo Sergio Viana