Per la jenaj fotoj
kaj video mi esperas, ke mi komuniku la agrablan etoson de hieraŭa
ekskurso en la ĉarma nordselanda urbo Hillerød.
La ĉielo estis
menace nubkovrita kaj blovis; jam aŭtunas en Danio, sed kiel ĉiuj
ĉi-tie bone scias: neniam malbonas la vetero, se bonas la vestaĵoj.
En la urbplaco oni povis aĉeti brokantaĵojn, manlaboraĵojn, kaj ankaŭ fruktojn kaj legomojn hejmkultivitajn. La kurbfaranto senĉese teksis vimenajn birdujojn.
Zoia el Jalto, Ukrajnio, kiu nun loĝas en Danio, samekskursis hieraŭ, kaj granda sed plezura surprizo estis
al mi, ĉar ŝi kunportis sian gitaron. Zoia malgraŭ blovaj interompoj bele kantis kaj ludis ''Valson por
amikoj'' de Jomart kaj Nataŝa, kiun ŝi lernis dank' al ilia video ĉe YouTube.
3 comments:
Denove charmaj teksto, fotoj kaj filmeto. Mi pensas, ke ech lá blovado de la vento harmonias. Bele!
Dankon Blogdopaulo pro la afabla komento. Eble nun sukcesos al mi eldoni la respondon.
Dankon, Betty!
Mi tute hazarde enrigardis Facebook, cxar estis tre okupita.
Kaj mi tre emocie auxskultis kantadon de Zoja.
Diru al sxi, ke mi estas gxoja revidi sxin. Viktor sciigis min, ke vi amikas kun sxi. Do, tio signifas, ke sxi plibonigos sian esperanton. Mi baldaux kontaktos sxi.
Hodiaux okazos en la urba biblioteko renkontigxo de nia E-klubo kun logxantaro kaj mi diros al la klubanoj pri sxi.
Post a Comment